La urbo de timo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Cité de la peur |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | Franca |
Kina aperdato | 9-a de marto 1994 |
Daŭro | 99 minutoj |
Ĝenro | Komedio |
Kameraado | Laurent Dailland |
Reĝisoro(j) | Alain Berbérian |
Produktisto(j) | Charles Gassot |
Scenaro | Les Nuls |
Filmita en | Francio |
Loko de rakonto | Parizo • Cannes |
Muziko de | Philippe Chany |
Rolantoj | Alain Chabat • Gérard Darmon • Les Nuls • Sam Karmann • Artus de Penguern • Chantal Lauby • Daniel Gélin • Dominique Besnehard • Dominique Farrugia • Eddy Mitchell • Éric Prat • Florence Viala • Géraldine Bonnet-Guérin • Hélène de Fougerolles • Jean-Christophe Bouvet • Jean-Pierre Bacri • Marc de Jonge • Tchéky Karyo • Valérie Lemercier • Rosanna Arquette • James Cameron • Olivier Doran • Jean-Pierre Thorn • Sophie Mounicot • Fedele Papalia • Patrick Steltzer |
Produktinta firmao | Pathé Distribution |
IMDb | |
La Cité de la peur (“La urbo de timo”) estas franca filmo de Alain Barbérian, realigita en 1994 kaj skribita de la humurista triopo Les Nuls (Alain Chabat, Dominique Farrugia kaj Chantal Lauby).
Intrigo
La sinsekvaj projekciistoj de Red Is Dead, malbona terurfilmo, estas mortigataj per rikoltilo kaj martelo. Estas ŝanco por Odile Deray (Chantal Lauby), kiu vidas neatenditan okazon, por ke amaskomunikiloj parolu pri la filmo. Dank’ al tiuj murdoj, la filmo fariĝas evento de la Festivalo de Cannes, en kiu ŝi kaj la ĉefa aktoro, stulta Simon Jérémi (Dominique Farrugia), estas invititaj. Por protekti ilin, akompanas ilin korpogardisto: Serge Karamazov (Alain Chabat). Dume, policisto Patrick Bialès (Gérard Darmon) enketas.
Komento
La intrigo enhavas multe da ŝercoj, kiu parodias famajn filmojn (Bad Taste, Terminator, Pretty Woman, ktp.), kaj sufiĉe absurdajn scenojn. La humuro multe baziĝas sur vortludoj kaj miskomprenoj.
Laŭ la retejo lesnuls.net Arkivigite je 2008-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, la filmo enhavas 285 humuraĵon, t.e. unu je ĉiu 20-a sekundo.
Aktoroj
- Alain Chabat: Serge Karamazov
- Chantal Lauby: Odile Deray
- Dominique Farrugia: Simon Jérémi
- Gérard Darmon: komisaro Patrick Bialès
- Sam Karmann: Émile Gravier
- Jean-Christophe Bouvet: Jean-Paul Martoni
- Hélène de Fougerolles: Sandy
- Valérie Lemercier: vidvino
- Tchéky Karyo: unua murdita projekciisto
- Daniel Gélin: dua murdita projekciisto
- Jean-Pierre Bacri: tria murdita projekciisto
- Eddy Mitchell: kvara murdita projekciisto
- Patrick Lizana: Grimaldi
- Marc de Jonge: ĉefo de Serge Karamazov
Specialaj gastoj, kiuj ludas sian propran rolon:
- Rosanna Arquette
- Pierre Lescure
- Dave
- Patrice Laffont
- James Cameron