Ruschein | |
---|---|
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 47′ 13″ N 9° 11′ 24″ O / 46.78694 °N, 9.19000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 13″ N 9° 11′ 24″ O / 46.78694 °N, 9.19000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 360 |
Areo | 12,56 km² |
Alteco | 1155 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7154 |
Komunumkodo | 3580 |
Ruschein estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 360 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Ruschein situas norde de Ilanz ĉe la norda flanko de la valo de Antaŭa Rejno. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis al Vorab-Glaĉero en la Glarusaj Alpoj. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ruschein mem (de sudo al nordo) la setlejoj La Caglia, Encavridas, Ampalas kaj la alpopaŝtejo Alp da Ruschein.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Ruschein limas en nordo al Glaruso Sudo (Kantono Glaruso), en nordnordoriento al Falera, en nordoriento al alpopaŝtejo ekskalva de Ladir, en orientnordoriento al alpopaŝtejo eksklava de Schnaus, en oriento al Ladir, en sudoriento al Schluein, en sudo al Ilanz, en sudokcidento al Schnaus, kaj en okcidento al Siat.
Lingvoj
La plimulto de la loĝantaro de Ruschein parolas la romanĉan lingvon.
Trafiko
Ruschein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per kurboriĉa flanka vojo, kiu en Ilanz deflankiĝas de la kantona ĉefvojo n-ro 19. Per la poŝtaŭtolinio de Ladir al Ilanz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Ruschein datiĝas el la jaro 765 kiel Rucene. En la regiono de la burgruino Frauenberg ekzistas prahistoria kulturcentro kun menhiroj, ujoŝtonoj kaj trovaĵoj el la bronzepoko. La burgo Frauenberg estis en la 13-a kaj 14-a jarcento la sidejo de la samnomaj baronoj. Ruschein dum la 15-a ĝis al 18-a jarcento estis konektita kun Ladin kaj Schnaus kiel najbararo. En la jaro 1851 estis fonditaj la komunumoj Ladir, Ruschein kaj Schnaus. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Ruschein
- Ruschein en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ruschein – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|