La Axarquía en la orienta parto de la provinco Malago.
Kastelo de Vélez-Málaga.
Municipa balotado en la Axarquía: sude blue sur la marbordo venkis la dekstruloj, norde ruĝe sur la interna montaro venkis la socialistoj.
Minareto de iama moskeo, nune preĝejo de Árchez.

La Axarquía [aĥarKIa], laŭ tiu prononco ankaŭ Aĥarkio, estas unu de la komarkoj de la provinco Malago, regiono Andaluzio, Hispanio. El geografia vidpunkto, la komarko, nomata ankaŭ Axarquía-Costa del Sol (Suna Marbordo), estas en la plej orienta parto de la provinco Malago. La Axarquía etendiĝas laŭ la marbordo kaj la interno. Ties marbordaj municipoj kunformas la Orientan Sunan Marbordon.

La historia ĉefurbo kaj plej grava urbo estas Vélez-Málaga. La lokanoj estas nomitaj axárquicos.

Limas norde kun la Komarko de Alhama, oriente kun la Komarko Granada Marbordo aŭ Tropika Marbordo, ambaŭ en la provinco Granado; sude kun la Mediteranea Maro, okcidente kun Malago, kaj nordokcidente kun la komarkoj de Antequera kaj Nororma.

Geografio

La montopinto La Maroma kun 2069 metroj estas la plej alta punkto de la komarko. Ĝi estas trapasata de la riveroj Vélez, Torrox, Algarrobo, Iznate, Seco, Huit, Higuerón, Chillar, Almáchar, de la Cueva, Benamargosa, Sábar, Alcaucín, Bermuza, Rubite, Maro, el kiuj ĉiuj estas de la Mediteranea Andaluza Akvokolekta Baseno. La liverado de akvo estas farata pere de la Akvorezevejo de La Viñuela.

La natura parko "Sierras de Tejeda, Almijara y Alhama", la natura loko de la Ravinoj Maro-Cerro Gordo kaj la natura parko Montoj de Malago estas en tiu komarko. Alfarnate estas la plej alta vilaĝo de la Axarquía situa je 886 metroj.

Municipoj

Kavo de Nerja.
Preĝejo de Sankta Johana Baptisto (Vélez-Málaga).
Preĝejo de Santa María la Mayor (Vélez-Málaga).

Kaj la provinca municiparo nome "Diputación Provincial de Málaga", kiu donis al la komarko la nomon "Axarquía-Costa del Sol", kaj la Junta de Andalucía, kiu simple donas al la komarcko la nomon "La Axarquía", enhavas precize la samajn municipojn ene de la komarko. Ja tiuj municipoj delonde kunhavis kulturon kaj kutimarojn. La Axarquía estas komponata de 31 municipoj, nome la jenaj:

# Nomo Loĝantaro
(2019)
Areo
(km²)
Denseco
1 Vélez-Málaga81.643157,9517,1
2 Rincón de la Victoria47.17927,511715
3 Nerja21.09185248,1
4 Torrox17.23451337,9
5 Algarrobo6.4449,73662,3
6 Cómpeta3.9225472,6
7 Colmenar3.3766651,1
8 Periana3.04858,7651,9
9 Benamocarra30116501,8
10 Frigiliana3.0094173,4
11 Riogordo2.7244166,4
12 Alcaucín2.23045,149,4
13 La Viñuela2.03427,2274,7
14 Almáchar1.81114,4125,8
15 Sayalonga1.68118,391,9
16 Canillas de Aceituno1.6774239,9
17 Benamargosa1.51412,12124,9
18 Comares1.31525,551,6
19 Moclinejo1.2711584,7
20 Arenas1.15626,343,9
21 Alfarnate1.06933,9931,4
22 El Borge9302438,7
23 Iznate8688108,5
24 Totalán7469,2181
25 Canillas de Albaida7163321,7
26 Cútar6072020,9
27 Sedella60631,6219,2
28 Macharaviaya4807,2466,3
29 Alfarnatejo37720,3618,5
30 Árchez3854,880,2
31 Salares1691016,9
TotaloAxarquía214.3231.026208,9-

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.