La Aldea del Obispo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10291 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Conrado Redondo Donaire | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 297 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 990 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 34′ N, 5° 55′ U (mapo)39.563611111111-5.9113888888889Koordinatoj: 39° 34′ N, 5° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 444 m [+] | ||
Areo | 0,3 km² (30 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La Aldea del Obispo (La domaro de la Episkopo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 297 loĝantoj sur areo de 0,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 990 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas aldeanos.
Situo
La Aldea del Obispo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 444 m. La surfaco de ties teritorio estas de 0,3 km².
Ekonomio
Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
Temas pri unu el la unuaj setlejoj kreitaj post la definitiva konkero de Trujillo fare de la kristanoj. Ĝis la unua duono de la 19a jarcento ĝi formis parton de Trujillo kiel kvartalo. Tiam sendependiĝis kaj konstituis propran municipon. Dum kelkaj jardekoj ĝi nomiĝis "Aldea de Trujillo" (Domaro de Trujillo) kaj ekde 1997 rekuperis sian antikvan nomon: "La Aldea del Obispo".
![](../I/La_Aldea_del_Obispo%252C_C%C3%A1ceres_05.jpg.webp)