La Akvariinfanoj
La Akvariinfanoj
La Akvariinfanoj
AŭtoroWillem Verloren van Themaat
Eldonjaro1976
UrboLelystad
EldonintoVulpo-Libroj
Paĝoj64
ISBN90 70074 06 0

La Akvariinfanoj, estas libreto verkita de Willem Verloren van Themaat kaj eldonita en 1976 de Vulpo-Libroj el Lelystad (Nederlando). Laŭ la subtitolo temas pri scienfikcia romano. La kovrilon kaj la ilustraĵojn preparis Ireen Haakman.

Recenzoj

Citaĵo
 Antaŭ ĉio estas necese konstati, ke la verko de Verloren van Themaat estas nek scienfikciaĵo, nek romano, sed pamfleto utiliganta iujn beletrajn rekvizitojn. Ĝi estas direktita kontraŭ la mortiga abortigo de la homa embrio.
La precipa rolanto de la verko estas David Kurio, kuracisto-embriologo kun firma volo kaj ne malpli firma kristana etiko, kiu ellaboras metodon vivteni kaj plueduki en specialaj akvarioj eĉ nur kelksemajnaj abortitajn fetojn. La socio akceptas favore la novan manieron kreskigi la loĝantaron - kiu ĉie malkreskas en la lasta kvarono de la 20a jarcento - sed post kelka tempo jam montriĝas "troproduktado" de infanoj. Oni enkondukas leĝon, kiu limigas la vivtenajn abortojn, kaj denove permesas aborti mortige. David Kurio, malvenkinte en la batalo por sia ideo, mortas.
Mi ne volas tuŝi ĉi tie la etikan-sociologian flankon de la temo, nome, ĉu la socio vere devas vivteni ĉiun feton vivteneblan. Pri tio ĉiu havas sian opinion depende de la ideologia sinteno. 
 februaro 1977, Vilmos Benczik, Esperanto, 854 (2), p. 32

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.