Laŝucida lingvo | |
dxʷləšucid, xʷəlšucid | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Coast Salish | |
Parolata en | Usono |
Lingvistika klasifiko | |
saliŝa lingvaro | |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sal |
ISO 639-3 | lut |
Glottolog | lush1252 |
Angla nomo | Lushootseed |
Franca nomo | lushootseed |
La laŝucida lingvo (propranome dxʷləšucid aŭ xʷəlšucid, angle Lushootseed aŭ Puget [Sound] Salish) apartenas al la saliŝa lingvaro parolata de la indiĝena popolo de Puĝetio. Inter ĝiaj dialektoj estas interalie la skaĝeta, snohomiŝa, makelŝuta, pujalpa, niskvala kaj aliaj.
Fonologio
Laŝucida havas kompleksan konsonantan fonologion kaj kvar vokalajn fonemojn. Kune kun pli oftaj voĉaj kaj labialigaj kontrastoj, laŝucida kontrastas inter arojn de simplaj senvoĉaj kaj glotigaj sonoj, kiuj realiĝas kiel laringemaj kun sonorantoj, ejektivoj kun senvoĉaj haltoj aŭ frikativoj.
Konsonantoj
labiala | alveola | alveolo- palata |
vela | uvula | glota | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
maldika | siblanta | maldika | labial- vela |
maldika | labial- uvularo | |||||
plozivo | voĉa | b | d | dz | dʒ | ɡ | ɡʷ | |||
senvoĉa | p | t | ts | tʃ | k | kʷ | q | qʷ | ||
glota | pʼ | tʼ | tsʼ | tʃʼ | kʼ | kʼʷ | qʼ | qʼʷ | ʔ | |
laterala | tɬʼ | |||||||||
frikativo | ɬ | s | ʃ | xʷ | χ | χʷ | h | |||
alproksi- manto |
norma | l | j | w | ||||||
laringema | l̰ | j̰ | w̰ |
La nazaloj [m], [m̰], [n], and [n̰] povas aperi en iuj parolstiloj kaj vortoj kiel variantoj de /b/ kaj /d/.[1]
Vokaloj
Antaŭe | Centrale | Malantaŭe | |
---|---|---|---|
Apude | i~ɪ | ʉ~u | |
Meze | ə | ||
Malferme | a~ɑ |
Sintakso
Oni povas konsideri la laŝucidan relative aglutina lingvo, pro ĝia alta nombro da morfemoj, inkluzive de granda nombro da leksikaj sufiksoj. Vortordo estas sufiĉe fleksebla sed estas ĝenerale Verbo Subjekto Objekto (VSO).[1]
La laŝucida kapablas krei gramatike ĝustajn frazojn, kiuj enhavas nur verbon kaj nek subjekton nek objekton. Ĉiuj informoj preter la ago devas esti kuntekste komprenataj. Ĉi tio povas esti pruvita en ʔuʔəy'dub ("[iu] sukcesis trovi [iun/ion]").[3]
Frazoj, kiuj entute ne enhavas verbon, ankaŭ estas oftaj, ĉar la laŝucida ne havas kopulon. Ekzemplo de tia frazo estas stab əẃə tiʔiɫ "Kio [estas] tio?"[4]
Malgraŭ ĝia ĝenerala VSO vortordo, oni povas rearanĝi frazojn en la laŝucida lingvo kiel subjekto-verbo-objekto (SVO) aŭ verbo-objekto-subjekto (VOS). Tiel fari ne modifas la vortojn mem, sed postulas marki la ŝanĝon per la partiklo ʔə. La ĝusta naturo de ĉi tiu partiklo estas temo de iu debato.
Lerni laŝucidan
Ekzistas Esperantlingva lernolibro pri la laŝucida lingvo kun malgranda antologio de rakontoj kaj ampleksa laŝucida-Esperanta vortaro; ĝi estas elektronike havebla en PDF-formato de Paul Hopkins, kiu ĝin adaptis laŭ anglalingva lernolibro de Thom Hess. Vi (taqʷšəblu) Hilbert estis konata laŝucida beletristino, membro de la skaĝeta popolo. La Tulalipaj Triboj havas retejon (https://tulaliplushootseed.com) por instrui la lingvon.
Referencoj
- 1 2 3 Dawn BATES, Thom HESS kaj Vi HILBERT, Lushootseed Dictionary (laŝucida-angla vortaro kun angla vortindekso, 1994), Univ. Washington Press. ISBN 9780295973234. Alirita la duan septembron de 2020.
- 1 2 David BECK, Words and prosodic phrasing in Lushootseed narrative ("Vortoj kaj prozodia vortumado en laŝucida rakontado", 1999), en T. A. Hall & U. Kleinhenz (red-oj), Studies on the Phonological Word, 23–46 (angle). Amsterdam: Benjamins. Alirita la duan septembron de 2020.
- ↑ Thom HESS, Lushootseed reader with introductory grammar ("Laŝucida legolibro kun enkonduka gramatiko", angle, 1995), Tulalip Tribes. ISBN 1879763117.
- ↑ Thom HESS kaj Vi HILBERT, Lushootseed Grammar Book 1 Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine ("Laŝucida gramatiko, unua libro", angle, 1995), Lushootseed Press.