Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri likva naftogaso. Por informoj pri la esperanta muzikgrupo, vidu la artikolon La Perdita Generacio.

Likva naftogasoLPG (Liquefied Petroleum Gas) signifas propanon, butanon kaj ties miksaĵon, kiuj likviĝas je ĉambra temperaturo en relative malgranda premo. Oni nomas ankaŭ tiun gasmiksaĵon kiel aŭtogasopelgaso.

La likva naftogaso ne estas interŝanĝebla kun la likva tergaso (LNG = Liquefied Natural Gas) aŭ kunpremita tergaso (CNG = Compressed Natural Gas).

Proprecoj

La likva naftogaso konsistas el facile likvigeblaj hidrokarbono-ligiloj (CmHn) kun 3 aŭ 4 karbonatomoj.

La ĉefaj komponentoj de la likva tergaso estas la sekvaj:

  • Propano C3H8
  • Propeno (Propileno) C3H6 (kun C-duobla ligo)
  • Butano C4H10
  • Buteno (Butileno) C4H8 (kun C-duobla ligo)

Tiuj gasoj estas likvigitaj je premo de 8 baroj, tiel malpliiĝas ties volumeno je 260-ono.

Tiuj gasoj estas uzataj por industriaj celoj, pelado de veturiloj, hejtado de loĝejoj.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.