LIGO | |||||
---|---|---|---|---|---|
gravitondsentilo • instalaĵo • astronomia interferometro | |||||
Geografia situo | 46° 27′ 19″ N, 119° 24′ 28″ U (mapo)46.455138888889-119.40766666667Koordinatoj: 46° 27′ 19″ N, 119° 24′ 28″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Situo | Vaŝingtonio | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Kip S. Thorne • Ronald Drever • Rainer Weiss vd | ||||
Membro de | Shibboleth Consortium vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Lasera Interferomezurilo Gravitonda Observatorio (angle Laser Interferometer Gravitational-Wave Observatory, mallongigita LIGO) estas grandskala fiziko-eksperimento kiu celas rekte detekti kosmajn gravitajn ondojn de astrofizika origino kaj pristudi gravitondajn observojn kiel astronomia ilo[1].
LIGO temas pri LIGO estas la plej granda kaj plej ambicia projekto iam ajn kiun la usona Nacia Scienca Fondumo (NSF) subvenciis[2] por alporti plibonigojn al LIGO kiuj kreskigu la sentivecon, permesante al la kunlaborprojekto inter Caltech, MIT kaj multaj aliaj altlernejoj kaj universitatoj, fari la unuan detekton de gravitaj ondoj[3].
Principo
LIGO konsistas el du identaj detektiloj, unu en Livingston (Luiziano) la alia sur la Hanford-ejo en Richland (Vaŝingtono). Ekstertera signalo estas registrita en ambaŭ detektiloj kun tre malgranda tempo-diferenco. Tiuj du grandaj detektiloj funkicas kiel observatorioj por eltrovi gravitajn ondojn helpe de lasera interferometrio. Ĉi tiuj gravitaj ondoj povas detekti ŝanĝon en la 4-kilometra spegula interspacigo de malpli ol dekmile la ŝarĝdiametro de protono, ekvivalente al la mezurita distanco inter la Tero kaj la Proksima Centaŭro (4.0208x1013km)[4] kun precizeco pli malgranda ol la larĝeco de homa haro[5].
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de LIGO (LSC)
- Physicists Announce the Detection of Gravitational Waves; YouTube
- LIGO Gravitational Wave Observatory; YouTube
Referencoj
- ↑ (angla) Barish, Barry C.; Weiss, Rainer (Oktobro 1999). "LIGO and the Detection of Gravitational Waves". Physics Today. 52 (10): 44. Bibcode:1999PhT....52j..44B. doi:10.1063/1.882861.
- ↑ (angla) LIGO 'Fact Sheet' Arkivigite je 2011-10-31 per la retarkivo Wayback Machine ĉe NSF
- ↑ (angla) "Revolutionary Grassroots Astrophysics Project "Einstein@Home" Goes Live".
- ↑ (angla) Smale, Dr. Alan. "The Cosmic Distance Scale".
- ↑ (angla) LIGO Caltech.