L.A. Confidential
filmo
Originala titolo L.A. Confidential
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19 sep. 1997, 4 dec. 1997, 1997
Ĝenro krimfilmo, novnigra filmo, mistera filmo, filma dramo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Dante Spinotti
Reĝisoro(j) Curtis Hanson
Produktisto(j) Arnon Milchan  Curtis Hanson
Scenaro Brian Helgeland  Curtis Hanson  James Ellroy
Filmita en Long Beach
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Jerry Goldsmith
Rolantoj Kevin Spacey  Russell Crowe  Guy Pearce  Kim Basinger  Danny DeVito  James Cromwell  David Strathairn  Paolo Seganti  Ron Rifkin  Matt McCoy  Simon Baker  Tomas Arana  Graham Beckel  Paul Guilfoyle  Steve Rankin  Symba Smith  Amber Smith  Michael McCleery  Jack Conley  Jim Metzler  Jeremiah Birkett  Brenda Bakke  Shawnee Free Jones  Darrell Sandeen
Produktinta firmao Regency Enterprises 
Warner Bros.
Honorigoj Silver nugget for the best foreign film Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro National Board of Review: Top Ten Films National Board of Review Award for Best Film Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film
IMDb

L.A. Confidential estas usona trilera filmo de 1997 reĝisorita de Curtis Hanson kun ĉefa aktorado de Guy Pearce, Kevin Spacey kaj Russell Crowe kiel ĉefaj esploristoj, Kim Basinger kiel prostitutino, James Cromwell kiel policestro kaj Danny DeVito kiel klaĉĵurnalisto.

Intrigo

En 1953, la urbo Los-Anĝeleso suferas ondon de konto-reguligoj post la falo de la malicestro Mickey Cohen. La krimpolico LAPD mobiliziĝas tute por la afero de La Noktobirdo, masakro en kiu falis iama policisto. Tri policistoj de stiloj tute diferencaj esploras la aferon. Tio kio dekomence ŝajnis simpla ŝtelo fare de tri afrikusonanoj kiu komplikiĝis, kaj rezultis en la murdo de la nigrusonanoj, montriĝas kiel reto de trompoj kaj perfidoj ene de la propra polica forto. Dum la esplorado, eniras en la intrigo prostitutino (Kim Basinger), eks-policano nun elpelita kaj kelkaj krimuloj.

Roluloj kaj geaktoroj

  • Russell Crowe: agento Wendell "Bud" White.
  • Guy Pearce: leŭenanto Edmund Jennings "Ed" Exley.
  • Kevin Spacey: sarĝento Jack Vincennes.
  • Kim Basinger: Lynn Bracken.
  • James Cromwell: kapitano Dudley Liam Smith.
  • Danny DeVito: Sid Hudgens.
  • David Strathairn: Pierce Morehouse Patchett.
  • Ron Rifkin: distrikta akuzisto Ellis Loew.
  • Graham Beckel: policano Richard Alex "Dick" Stensland.

Vidu ankaŭ

Referencoj

    Eksteraj ligiloj


    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo L.A. Confidential en la hispana Vikipedio.
    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.