L'Initiation
à
l'Esperanto
L'Initiation  à  l'Esperanto
L'Initiation
à
l'Esperanto
AŭtoroMaurice Rollet de l'Isle
Eldonjaro1934
UrboAntverpeno
EldonintoBelga Esperanto-Instituto
Paĝoj80

L'Initiation à l'Esperanto (Enkonduko en Esperanton), eldonita en 1934 de la Belga Esperanto-Instituto en Antverpeno, estas libro de Maurice Rollet de l'Isle, prezidinto de la Esperantista Lingva Komitato. La verko franclingve priskribas la estiĝon kaj la historion de Esperanto kaj de la Esperanto-movado, sed ankaŭ elementojn de la Esperanto-gramatiko. La dokumento estas tradukita nederlandalingven fare de Maurice Jaumotte : Inleiding tot Esperanto.

Recenzoj

Citaĵo
 La propaganda broŝuro de S-ro Rollet de l'Isle, verkita en franca lingvo, L'initiation à l'Esperanto, estas la plej bona, la plej dokumentita tia varbilo, kiun ni posedas; ĉiuj unuaj ĉapitroj, pri la profitoj de Esperanto, pri ĝiaj principoj, pri ĝia konstruo, pri la faritaj spertoj, pri la tuta historio de l'lingvo, pri ĝia aŭtoro, estas laŭdindaj, venkas kontraŭulon, konvinkas indiferentulon. Sed poste la aŭtoro ĵetas malvarman severan rigardon sur la nuna stato de nia movado, sur la proksimaj progresoj atingotaj. Tie li fariĝas, se ne pesimista, almenaŭ tre singardema; tia forigo de ĉiu trograndigo, tia malfido je rapidegaj paŝoj, je tuja triumfo, estas certe aprobindaj, sed mi estus publikinta ilin en esperanta lingvo por moderigi kelkajn blufulojn, sed ne franclingve, en traktaĵo por varbotoj; ĉar tiel, tiuj finaj ĉapitroj riskas detrui la entuziasmon, kiun kapablis elveki la unuaj. 
 1929, Georges Stroele, Esperanto, n-ro 341, paĝo 10

Vidu ankaŭ

Eltiraĵoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.