DÁLNOKI NAGY Lőrinc [da:lnoki nadj] estis hungara instruisto, hebrea filologo. Li naskiĝis en 1614 en Dálnok kaj mortis la 25-an de aŭgusto 1661 en Koloĵvaro.

Biografio

Dálnoki Nagyi studis en la unitariisma kolegio de Koloĵvaro kaj en Padua. Ekde 1639 ĝis sia morto li estis instruisto de sia iama lernejo en Koloĵvaro. En 1658 li postlasis sian tutan havaĵon testamente al la unitariisma eklezio de Koloĵvaro.

Pli gravaj verkoj

  • Studeto pri la lernado de la hebrea lingvo, 1643.
  • Tradukaĵo de unu hebrea kodekso al latina lingvo, ?

Liaj ceteraj verkoj neniiĝis jam en manuskripto.

Fontoj

  • Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.