Lăzarea | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Gyergyószárhegy (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Udvarhely | ||
Situo | 46° 45′ N, 25° 31′ O (mapo)46.74611111111125.519722222222Koordinatoj: 46° 45′ N, 25° 31′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 762 m | ||
Poŝtkodo | 537135 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.546 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 3.435 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 84601 | ||
Lăzarea [lǝzarja], hungare Szárhegy aŭ Gyergyószárhegy [djerdjOsArhedj][1][2], estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio nordokcidente de Gheorgheni.
Al la komunumo Lăzarea apartenas la vilaĝo Ghiduț, kiu en 2002 havis 172 loĝantojn.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 4 753 loĝantojn (hungaroj); en 1992 3 727 (98 % da hungaroj).
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1566. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Csík.
- De 1494 ĝi estas pilgrimejo.
- La franciskana monakejo fondiĝis en 1665. La monakestro János Kájoni estas entombigita tie.
- Ĝi estis la bienocentro de familio Lázár. La kastelo estis konstruita en la 16-a jarcento kaj fariĝis fortikaĵkastelo en 1632.
- Inter 1599 kaj 1594 tie vivis kun sia patrino reganto de Transilvanio Gábor Bethlen.
- De 1974 estas organizita belarta tendaro Amikeco ĉiujare (Artistkolonio de Lăzarea).
Ĝemelkomunumo
Renomaj personoj
- Ferenc Bartis (4-a de junio 1936 – 9-a de junio 2006): poeto, verkisto, redaktoro.
- Dávid András Gyergyói-Brassay (1896–1976, Gyergyószárhegy-Sao Paolo): pentristo
- András Csergő Krizogon (? 1714 – samloke, 11-a de junio 1773): lernejdramverkisto, instruisto franciskana.
- Tamás Csergő (28-a de decembro 1888 – Cluj, 17-a de aprilo 1946): redaktoro, verkisto.
- Márta Cedenka Czimbalmas: pentristino
- Éva Ferencz (Szolnok, 17-a de junio 1951 Budapeŝto, 17-a de oktobro 2013): aktorino, kantistino de popolkantoj,Retejo de kantistino laŭreato de premio Magyar Örökség en 2003 (ŝiaj gepatroj devenas el tiu vilaĝo).
- György Gurzó, Pater Anaklét (25-a de aprilo 1912 – Odorheiu Secuiesc, 30-a de marto 1989): franciskano, altlerneja instruisto
- Béla Ferencz, Pater Ervin (n. 10-a de majo 1920: franciskano[3]
- Zoltán Ferencz (n. Gheorgheni, 27-a de januaro 1980): pentristo[4]
- Gyula Gy. Szabó: ĵurnalisto
- János Kájoni estas entombigita tie.
- János Koós (n. 21-a de novembro: 1937) kantisto, humuristo, aktoro en Hungarujo.
- György Lázár grafo (31-a de marto 1807 – Mezőerked, 1861): generalo
- Karola L. Szini: verkistino pri medicinhistorio
- Lajos Rafi (Târgu Mureș, 1970 – 24-a de junio 2013): poeto
- Ágoston János Szabó (? 1735 – Hátszeg, 9-a de novembro 1789): franciskana lernejdram-verkisto.
- Ferenc Siklódy (n. 29-a de januaro 1968): grafikisto[5]
- Lajos Szini (1881–1933): ĵurnalisto, verkisto
- József Veres (26-a de februaro 1931): geologo
- Endre Veress (4-a de majo 1938): poeto
- Lajos Zöld (n. 22-a de decembro 1932): ĵurnalisto, memuaristo.
Bibliografio
- A Gyergyószárhegyi Művésztelep Enciklopédiája 1996–2007 red. István Erőss kaj Zsolt Siklódi, 2008.
Notoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
- ↑ Ervin atya, a megye embere (hungare) (HTML). szekelhon.ro. Alirita 2013-12-27.
- ↑ Ferencz Zoltán (hungare) (HTML). wordpress.com. Alirita 2013-12-27.
- ↑ Siklódy Ferenc, grafikus (hungare) (HTML). Arkivita el la originalo je 2009-05-25. Alirita 2013-12-27.
Eksteraj ligiloj
- Situo en la distrikto
- Kastelo Lázár
|