Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lüscherz (stacidomo).
Lüscherz
Blazono de Lüscherz
Blazono de Lüscherz
Blazono de Lüscherz
Ŝiphaltejo de Lüscherz
Ŝiphaltejo de Lüscherz
Ŝiphaltejo de Lüscherz
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoSeeland
Malnova distrikto ĝis 2009Erlach
Koordinatoj 47° 2′ 48″ N  9′ 6″ O / 47.04667 °N, 7.15167 °O / 47.04667; 7.15167 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 48″ N  9′ 6″ O / 47.04667 °N, 7.15167 °O / 47.04667; 7.15167 (mapo)
Nombro de loĝantoj531
Areo5,46 km²
Alteco442 m super marnivelo
Poŝtkodo2576
Komunumkodo0497
Mapo de Lüscherz
Mapo de Lüscherz
Mapo de Lüscherz

Pri la komunumo

Lüscherz (malnova franclingva nomo Locras) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 531 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Lüscherz situas en la Berna Lagolando, ĉe la suda bordo de la Lago de Bielo, proksimume 20 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo. En nordokcidento al komunumo etendiĝas ĝis al la alfluejo de la Hagneck-Kanalo al la Lago de Bielo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lüscherz kaj la vilaĝeto Gurzelen.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,46 km², de kiuj 45,8% estas kovritaj de arbaro, 44,3% servas por agrikulturo kaj 7,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lüscherz limas en nordo al la Lago de Bielo, en oriento al Hagneck, en sudoriento al Siselen, en sudsudoriento al Finsterhennen, en sudo al Brüttelen, , en sudokcidento en unu punkto al Ins, kaj en okcidento al Vinelz.

Trafiko

En oriento tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 237.1 de Bielo al Ins laŭlonge de la lago kondukas la vojo 237.2 al Erlach. Per la tramlinio de Nidau al Ins kaj la poŝtaŭtolinio de Lüscherz al Erlach la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lüscherz datiĝas el la jaro 1271 kiel Luschiers. Apud la lago estis trovitaj ampleksaj setlejoj el la neolitiko. Pro la tipaj ceramikaĵoj Lüscherz fariĝis nomdona por la Lüscherz-kulturo. Dum mezepoko Erlach estis parto de la Senjorujo Erlach. En la jaro 1474 la jurisdikcio transiris al Berno, kaj la komunumo estis integrita al la Voktejo Erlach.[3]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.