Lóránt Lukács | |
---|---|
![]() Lóránt Lukács | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1934 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto • filmreĝisoro |
Lóránt Lukács [lukAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lukács Lóránt estas hungara kameraisto, motorciklisto, motorboatisto.
Lóránt Lukács[1][2] naskiĝis la 27-an de novembro 1934 en Budapeŝto.
Biografio
Lóránt Lukács maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, li frue interesiĝis pri motoroj. Inter 1954–1961 li estis sportisto, en 1955 li estis ĉampiono, inter 1961–1971 li estis motorboatisto, dum li estis dekfoje ĉampiono. Intertempe en 1965 li akiris kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Liaj signifaj instruistoj estis György Illés kaj Károly Makk. Inter 1965–1996 li estis kameraisto de Hungara Televizio, poste li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn inter 1968-1987. Li edziĝis en 1965, lia edzino naskis filinon en 1996.
Liaj televidaj filmoj kiel kameraisto (elekto)
- A tenger csendje (1965)
- A helyettes (1973)
- A névtelen vár (serio, 1981)
- A templomos lovagok kincse (serio, 1992)
- Kisváros (serio, 111 epizodoj, 1997-2001)
- Mikor síel az oroszlán? (2001)
Liaj kinaj filmoj kiel kameraisto (elekto)
- A téglafal mögött (1980)
- Csendkút (2007)
Fontoj
- hungarlingva intervjuo kun foto Arkivigite je 2022-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- filmoj
- filmoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.