Léon Faucher | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Léon Faucher | |||||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1803 en Limoĝo | ||||
Morto | 14-an de decembro 1854 (51-jaraĝa) en Marsejlo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tifoida febro vd | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Partio de la Ordo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Alexandrine Faucher vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • ĵurnalisto • ministro vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Léonard Joseph Léon FAUCHER (naskiĝinta la 8-an de septembro 1803 en Limoges, mortinta la 15-an de decembro 1854 en Marseille) estis franca publicisto kaj politikisto.
Vivo
Unue li studis arkeologion orientiĝonte post la Franca revolucio de 1830 je ĵurnalistado kaj nacia ekonomio. Li estis redaktoro de »Temps«, de »Currier français« kaj de »Constitutionnel« inter 1830–42 eldonante plurajn naciekonomiajn skribitaĵojn. El ili plej gravis »Études sur l'Angleterre« (1845). En 1846 li iĝis deputito parlamenta kaj voĉdonis tie por la dinastia opozicio. Li ankaŭ fervore subtenis liberan komercon kaj voĉdonreformojn. Post la Franca revolucio de 1848 li elektitis ano de la konstitucidonantaro kaj de la leĝdonantoj kaj balotis same kiel la moderaj respublikanoj. Post la elekto de Napoleono la 3-a je ŝtatprezidanto (10.12.1848) Faucher iĝis ministro pri publika konstruado kaj pri internaj aferoj. Li ankaŭ sukcesis restarigi publikan ordon. Mallonge antaŭ la puĉo de la 2.12.1851 li tute retiriĝis de sur la scenejo politika.
Graveco
Liaj naciekonomiaj eseoj kolektitis fare de la bofrato Wolowski en »Mélanges d'économie politique et de finance« (1856). Krome menciindas la verko »Recherches sur l'or et sur l'argent« (1843).
Fono
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 351-352, kio legeblas tie ĉi interrete.