Léon | |
---|---|
Fotopiedo | |
filmo | |
Originala titolo | Léon |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 14-a de septembro 1994 |
Daŭro | 1h50 (longa versio : 2h16) |
Ĝenro | Murdaro, Dramo |
Kameraado | Thierry Arbogast |
Buĝeto | 115.000.000 Franca Franko |
Reĝisoro(j) | Luc Besson |
Produktisto(j) | Patrice Ledoux |
Scenaro | Luc Besson |
Laŭ la verko de | --- |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Nov-Ĵerzejo |
Muziko de | Éric SERRA |
Rolantoj | Natalie Portman • Jean Reno • Gary Oldman • Danny Aiello • Michael Badalucco • Ellen Greene • Peter Appel • Frank Senger • George Martin • Jean-Hugues Anglade • Samy Naceri • Jessie Keosian • Robert LaSardo • Stuart Rudin • Marc Andréoni • Joseph Malerba • Arsène Jiroyan • Kent Broadhurst • Randy Pearlstein |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | --- |
Produktinta firmao | Gaumont International |
Distribuo | Colombia Pictures |
IMDb | |
Léon (ankaŭ nomata : Léon, la profesiulo) estas franca filmo kies filmadlingvo estis la angla kaj kies filmadloko estis Novjorko. Reĝisorita de Luc Besson, la filmo aperis en 1994 kaj diskonatigis tutmonde unu el la plej famaj francaj reĝisoroj. La filmo povas ankaŭ esti konsiderata kiel ia refariĝo en la angla de la antaŭa filmo de Besson, Nikita, kiu same temas pri murda profesio kvankam la du scenaroj draste diferencas.
Komenco
Léon vivas en Novjorko. Inter siaj multrasaj kaj multnombraj loĝantoj, la urbego ankaŭ kaŝas apartajn ulojn, kiel Léon : Li ne scias legi, nek skribi. Li loĝas en konstruaĵo kie li zorge strebas eviti ĉies atenton. Lia unika amiko estas verda planto kiun li ĉiutage metas sub la sunradiojn. Li trinkas glason da lakto ĉiumatene antaŭ iri labori... sed fakte, kion faras Léon? Li estas dungita murdisto. Diligentege, organizite, profesie, malvarme, kviete, li plenumas tagon post tago sian taskon, sen ia ajn malglataĵo ekde sia alveno de Italio.
Sed iam, malglataĵo okazas. Revenante de komisio, Léon interŝtupare renkontpasas Mathilda, sametaĝa najbarino kiu aĝas 14. Ŝi fumas sekrete kaj demandas al Léon ne denunci ĝin al sia patro. Tion Léon rapide promesas antaŭ peli sin al sia apartamento. Léon rapide malkovras ke la familia situacio de Mathilda ne estas laŭreva : la patro batadas siajn infanojn kaj evidente implikiĝas en suspektinda afero kun la ĉefa policisto, Stansfield. Iun matenon, Stansfield alvenas kun sia teamo kaj pro narkota malkonsento, amasbuĉas la tutan familion per pafilegoj. Mathilda, kiu dumtempe butikumis ekstere revenas kiam la policistoj estas ĉe la freŝa faro. Sen alia elekto sub minaco de morto, ŝi frapas la pordon de Léon...
Ĉefrolantoj
- Jean Reno : Léon
- Natalie Portman : Mathilda
- Gary Oldman : Norman Stansfield
- Dany Aiello : Tony
- Peter Appel : Malky
- Michael Badalucco : La patro de Mathilda
- Ellen Greene : La patrino de Mathilda
- Elizabeth Regen : La fratino de Mathilda
- Carl J. Matusovich : La eta frato de Mathilda
- Frank Senger : Fatman
- Lucius Wyatt Cherokkee : Tonto
Anekdotoj
- La filmo lanĉis la fruan karieron de Natalie Portman kiu poste rolos en Star Wars.
- La aktoro Samy Naceri kiu poste fariĝis fama danke al la komedia trilogio Taxi havis etan rolon en la filmo kiel maskita policisto de la SWAT.
- Mathilda enskribiĝas en la hotelo laŭ la pseŭdonimo MacGuffin. Ĝi estas evidenta referenco al la koncepto uzata de Alfred Hitchcock.
Eksteraj ligiloj
|