Léhon / Lehon | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
| |||||
komunumo en Francio • delegita komunumo | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Bretonio | ||||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||||
Arondismento | Dinan | ||||
Kantono | Dinan | ||||
Ĝemelurboj | Abstatt (Germanio) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 22123 [+] | ||||
Poŝtkodo | 22100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 110 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 676 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 27′ N, 2° 2′ U (mapo)48.441944444444-2.0394444444444Koordinatoj: 48° 27′ N, 2° 2′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 88 m [+] | ||||
Areo | 4,6 km² ( 460 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Léhon [+] | |||||
| |||||
Léhon (jen france, bretone Lehon) estas urbo de Francio kaj komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 3 110 loĝantoj sur areo de 4,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 676 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Dinan. La teritorio havas komunan limon kun Dinan, Lanvallay, Quévert, Saint-Carné kaj Trélivan.
Historio
En 850, ses monaĥoj elmigris el Kimrujo kaj instaliĝis en la valon apud la rivero Rance ĉe la nuna urbeto Léhon. [1] [2] Ili komencis dehaki arbojn por konstrui domojn kaj preĝejon kaj kultivi la grundon.
Iun tagon, ĉasis Nevenoeo kaj lia kortego en la arbaro. Ili interparolis kun la monaĥoj kaj Nevenoeo promesis helpi ilin kondiĉe, ke ili trovos relikvojn de iu ajn sanktulo.
La monaĥoj pripensis la aferon kaj decidis iri per boato ĝis la insulo Sark en la Maniko. Tie kuŝis la relikvoj de sankta Magloire en monaĥejo. Dumnokte, ili plenumis sian projekton kaj revenis kun la relikvoj. Nevenoeo rekompensis ilin per mono kaj bienoj. Mirakloj pli kaj pli okazis. Kaj pli kaj pli da personoj instaliĝis tie. Tiam la sinjoroj de Lehon konstruigis kastelon sur la altaĵo unue per ligno kaj poste per ŝtono.
En 910 alvenis la normanoj kaj fuĝigis la monaĥojn. Post la liberigo de Bretonujo fare de Alano la 2-a de Bretonio, nomita Barbetorte aŭ al louarn (la vulpo), (910 - Nantes, 952), la monaĥoj revenis, sed la abato restis en Parizo. La abatejo fariĝis do priorejo, malpli grava ol abatejo.
Dum la 12-a kaj la 13-a jarcentoj, riĉiĝis la prioro danke al novaj impostoj, preĝejoj kaj bienoj.
En 1543, la prioro rajtis juĝi ĉiujn personojn, kiuj loĝis sur sia bienaro.
En 1720, la priorejo malriĉiĝis pro la monlimigoj de la reĝo Ludoviko la 15-a, kaj estis baldaŭ fermita.
En 1790 la bienoj estis venditaj, inter ili eĉ la monaĥejo.
En 1897, la abateja preĝejo estis denove malfermita.
Konstruaĵoj
La kastelo
La kastelo de Léhon estas ruino de kastelo, rekonstruita en la 13-a jarcento kun murego kaj sep turoj. Ĝi situas sur monteto superrigardante la urbeton kaj la riveron Rance.
La monaĥejo sankta Magloire
La monaĥejo sankta Magloire de Léhon estis konstruita dum la 9-a jarcento. Unue abatejo, ĝi fariĝis priorejo je la 11-a. Viziteblaj estas la preĝejo, la klostro kaj la loĝejo de la monaĥoj.
La konstruaĵoj de la monaĥejo situas ĉe la rivero Rance, sub la kastelmonteto.
La preĝejo
La preĝejo de la monaĥejo viziteblas kaj vidindas ĉefe la romanika pordego, la baptokuvo, kuŝostatuoj.
La ponto de la azenoj
La ponto de la azenoj, kiu transiras la riveron Rance, ebligis al la monaĥoj kolekti impostojn ĝis 1767.
Apud la ponto kuŝis la lavejo.
Laŭdire la monaĥoj timis tri aferojn:
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (france)
- Léhon sur la ttt-ejo de la IGN (instituto geografa nacia Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine (france)
|