László Vörös | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1848 en Dombegyház |
Morto | 23-an de oktobro 1925 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
László Vörös [lAslO voroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vörös László estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis farádi.
László Vörös naskiĝis la 7-an de junio 1848 (1849?) en Dombegyház. Li mortis la 23-an de oktobro 1925 en Budapeŝto.
Biografio
László Vörös lernis juron, poste li eklaboris en ministerio en 1871. Li multe okupiĝis pri kursoj por telegrafistoj. En 1895 li estis elektita parlamenta deputito, samtempe li estis subministro. Li multe okupiĝis pri tramoj kaj metroo en Budapeŝto. Li estis ministro pri komerco en Kabineto Fejérváry. En 1896 li ricevis premion.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.