László Toldy | |
---|---|
László Toldy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1846 en Peŝto |
Morto | 24-an de marto 1919 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Toldy |
Frat(in)o | István Toldy |
Infano | László Toldy |
Okupo | |
Okupo | historiisto • arkivisto |
László Toldy [lAslO toldi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Toldy László estis hungara pastro, akademia instruisto, arkivisto. Lia patro estis Ferenc Toldy, lia frato estis István Toldy.
László Toldy[1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1846 en Pest (urbo), li mortis la 23-an de marto 1919 (laŭ alia informo la 24-a) en Budapeŝto.
Biografio
László Toldy lernis en sia naskiĝurbo, Nagyvárad kaj Győr, poste li frekventis Seminarion de Esztergom inter 1865–1868, fine li studis teologion Pázmáneum. Li pastriĝis kaj doktoriĝis en 1869, poste li instruis en hungara katolika lernejo en Vieno. Inter 1874-1880 li estis pastro en Budao (urbo), poste li malpastriĝis (civiliĝis). Inter 1882-1886 instruis en komerca akademio en Budapeŝto, poste li estis gvidanto de la ĉefurba arkivo. Li partoprenis en establoj de ĉefurbaj biblioteko, gazeto kaj muzeo. Li havis edzinon, kiu naskis filon en 1882.
Elektitaj libroj
- Magyar szent Erzsébet élete (1875)
- Magyarország míveltségi állapota az Anjou-királyok korában (1882)
- Arany Biblia. A szentírás feltüntetve a legnagyobb művészek képeiben (1884)
- Budapest régibb és ujabb czimerei. Czimertani és történeti értekezés (1896)
Elektitaj tradukoj
- Mi legfontosabb szülők, nevelők, az ifjúsági felügyelők; különösen pedig lelkészekre nézve? (1868)
- A természet könyve. Közérdekű olvasmányok a természettudományok köréből (kuntradukisto, 1875–1876)
- Honoré de Balzac: Grandet Eugenia (1883)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM98997 hungarlingva datenaro de muzeo