László Szvétek | |
---|---|
László Szvétek | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szvétek László |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1967 (57-jaraĝa) en Kalocsa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
László Szvétek [lAslO svEtek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szvétek László estas hungara operkantisto, (baso).
László Szvétek naskiĝis la 17-an de februaro 1967 en Kalocsa.
Biografio
László Szvétek frekventis pedagogian altlernejon, en 1987 li aliĝis al Teatro Kisfaludy. Li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1995. Lia plej grava instruisto estis Sándor Sólyom-Nagy. Li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1994. Inter 1995-1997 li ricevis stipendion de la filharmonio, tial li ofte kantadis en koncertoj. En eksterlando li jam kantadis en Aŭstrio, Germanio, Italio, Meksiko, Japanio kaj Usono. Li ricevis premion en 2013.
El lia repertuaro
- Giuseppe Verdi:
- La lombardoj - Acciano (debuta rolo en 1994)
- Il Trovatore – Ferrando
- Aida – Ramfis
- Don Carlo – Filippo
- Un balo in Maschera – Tom
- Sándor Szokolay: Margit — Béla la 4-a (Hungario)
- Richard Wagner:
- Die Meistersinger von Nürnberg — Pogner
- Die Walküre — Hunding
- Das Rheingold — Donner
- Götterdämmerung — Hagen
- Parsifal — Klingsor
- Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron — Zsupán
- Richard Strauss: Elektra (opero) - Orestes
- Giacomo Puccini:
- Tosca — Angelotti
- Gianni Schicchi — Simone
- La Bohème — Colline
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – titolrolo
- Don Giovanni - Leporello
- Die Entführung aus dem Serail - Osmin
- Die Zauberflöte - parolanto
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.