László Szilvási | |
---|---|
László Szilvási | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1957 en Mezőkövesd |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Nacieco | hungaro |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | College of Management and Business Studies • Universitato de Miskolc • Nacia aviada universitato |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • ekonomikisto • ĵurnalisto • electronic engineer |
SZILVÁSI László [silva:ŝi] (naskiĝis la 30-an de junio 1957) estas hungara esperantisto. Laŭprofesie li estas merkatikisto, ekonomikisto, inĝeniero pri elektroniko, entreprenisto, ĵurnalisto.
Postenoj en Esperantujo
Li estas profesia esperantisto ekde 1986: direktoro de sia entrepreno LINGVO-Studio, eldonanto de la gazeto Eventoj inter 1992-2002, gvidanto de la Budapeŝta Esperanto-Centro Eventoj.
Li estas prezidanto de la hungara Kultura Esperanto-Asocio (en Hungario), kaj kuratora afergvidanto de la Fondaĵo Eszperantó (hungare: Eszperantó Alapítvány). Li Iniciatis kaj fondis la organizaĵon Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), iniciatis la aranĝon Internacia Junulara Semajno (IJS) kaj ĉeforganizis ĝin dum kvin jaroj.
Li Administras kaj prizorgas la retejojn www.eszperanto.hu kaj eventoj.hu. Li kunprojektis kaj administras la interretan Esperanto-vortaron ĉe www.eszperanto-szotar.hu, funkciigas la landan E-libroservon ĉe www.eszperanto-konyvesbolt.hu, prizorgas plurajn internaciajn Esperanto-servojn kiel Internacia E-Kalendaro, Ret-Info, STEB, kaj aliaj, verkis kaj eldonis Esperantan lernolibron, vortaron, gramatikon kaj plurajn lerno-helpilojn.
Dum la lastaj jaroj li funkciigas la solan pagan interretan kurson pri Esperanto, kaj establis la budapeŝtan Esperanto-Lernejon, kiu verŝajne estas la plej granda en Esperantujo.
Ligiloj
- www.esperanto.hu/szilvasi/ - persona retpaĝo
- http://www.eszperanto-tanfolyam.hu - Esperanto-Lernejo "Lingvo-Studio"
- http://www.eszperanto-online.hu - interreta Esperanto-kurso por hungaroj
- www.eszperanto.hu - www.eszperanto.hu
- www.eventoj.hu - retejo de la Esperanto-Centro Eventoj
- https://www.eventoj.hu/steb/ - Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB
- https://www.eventoj.hu/kalendaro.htm - Internacia Esperanto-Kalendaro
- https://www.eventoj.hu/ret-info.htm - Novaĵservo Ret-Info
- https://www.eventoj.hu/posxtkartoj/ - Virtuala ekspozicio pri Esperantaj poŝtkartoj
- http://www.eszperanto-szotar.hu - Esperanta-hungara interreta vortaro kaj tradukhelpa programo
- http://www.eszperanto-konyvesbolt.hu - hungaria Esperanto-libroservo