László Szepessy | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1880 en Dombóvár | |
Morto | 1-an de aŭgusto 1915 (34-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
László SZEPESSY [lAslO sepeŝi], hungare Szepessy László, Esperante Ladislao Szepessy estis hungara poeto, instruisto kaj ĵurnalisto.
Li naskiĝis la 9-an de septembro 1880 en Dombóvár. Li mortis la 1-an de aŭgusto 1915 en Doberdò del Lago.
Biografio
Li frekventis mezlernejojn en Kaposvár kaj Pécs, universitaton en Budapeŝto. Ĝis la 1-a mondmilito li instruis en gimnazio, dume li poemadis kaj redaktadis periodaĵojn. Li eldonis resume 8 poemlibrojn. Li mortis dum batalo en Doberdò del Lago, kiel ĉefleŭtenanto.
Verkoj
- Csalogánydalok (Najtingalo-kantoj), poemaro, 1902
- A vitéz huszár (La brava ĥusaro), pemeca novelo, 1903
- Népiratkák (Popolaj skribaĵoj) kaj Hazafias Mária dalok (Patriotaj kantoj pri Maria), 1904
- Hit és haza (Kredo kaj patrio), deklaraĵoj, 1907
- Liliomok Lilioma (Lilioj de lilioj), premiitaj poemoj, 1908
- Katonaversek... (Kantoj por militistoj), 1909
- Virágos vonattól... (De floraj vagonaro...), militistaj kantoj, 1914
- Lakodalmi köszöntőversek (Nuptofestaj rimoj) 1914
Memorigiloj
- memortabulo kaj strato en Dombóvár
- honora ĉambro en Loko-historia Muzeo de Dombóvár
Fontoj
Traduko
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Szepessy László (költő) en la hungara Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.