László Seregi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1929 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de majo 2012 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | koreografo • dancisto |
László SEREGI [lAslO ŝeregi], hungare Seregi László, Esperante Ladislao Seregi estis hungara baletisto kaj koreografo.
László Seregi naskiĝis la 12-an de decembro 1929 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de majo 2012 en Budapeŝto.
Biografio
László Seregi lernis por esti grafikisto inter 1945–1949, poste li aliĝis al trupo de dancistoj. En 1953 li debutis, kiel koreografo kaj lernis baleton. Li komencis sian dancistan karieron en 1957 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Baldaŭe li iĝis koreografo. Li estris la baletistojn inter 1977-1984. Li ricevis premion Kossuth en 1980, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj koreografiaĵoj (elekto)
- diversaj baletoj, ekzemple Frigyes Hidas: A cédrus (La cedro), 1975; Leonard Bernstein: Serenado,197; Sergej Prokofjev: Romeo kaj Julieta, 1985; Felix Mendelssohn: Somermeznokta sonĝo, 1989
- diversaj muzikaloj, ekzemple Andrew Lloyd Webber: Katoj, 1983; Fantomo de la operejo, 2003
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.