László Romics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1936 en Érd |
Morto | 30-an de julio 2011 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • universitata instruisto |
László Romics [lAslO romiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Romics László estis hungara kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).
László Romics naskiĝis la 26-an de oktobro 1936 en Érd. Li mortis la 30-an de julio 2011 en Budapeŝto.

Biografio
László Romics studis en Medicina Universitato de Budapeŝto inter 1956-1962, poste li laboris en la universitata hospitalo. En 1982 li estis nomita direktoro en alia malsanulejo, sed post 3 jaroj li revenis al la pli frua hospitalo, krome li iĝis katedrestro en la universitato. Li doktoriĝis en 1994 antaŭ la akademio. Li estis rektoro inter 1996-1999. Li okupiĝis precipe pri efikoj de la manĝado. Li ricevis memormedalojn kaj premiojn inter 1992-2011 (la lastan jam postmorte).
Verkaro (elekto)
- A lipoprotein frakciók megoszlása arteriosclerosis obliteransban szenvedő férfiakban (1989)
- Plasma lipoprotein (a) Concentration and Phenotypes in Diabetes mellitus (1993)
- Lipidszintcsökkentő kezelés és rhabdomyolysis (2003)
Memorigiloj
En Érd kuracejo prenis la nomon "Romics László" (vidu la foton!).