László Rajk
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1909 (1909-03-08)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 15-an de oktobro 1949 (1949-10-15) (40-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pendumo
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Endre Rajk
Edz(in)o Júlia Rajk
Infano László Rajk (arkitekto)
Okupo
Okupo politikisto diplomato

RAJK László [rajk la'slo] (Székelyudvarhely, 8-a de majo 1909 - 15-a de oktobro 1949) estis hungara komunista gvidanto, kiu sensukcese opoziciis la stalinistan gvidanton Mátyás Rákosi en la postmilita (2-a) periodo.

Rajk partoprenis en la Internacia Brigado dum la Hispana Enlanda Milito. Li veturis al Francio, antaŭ reveno al Hungario en 1941. Tiam lin kaptis la hungara polico kaj enprizonigis lin. Lin liberigis la Ruĝa Armeo, fine de la milito.

En Hungario, en la komunisma registaro de ĉefministro Rákosi, Rajk laboris kiel ministro pri internaj aferoj.

Pro liaj kritikoj pro troa altrudo de stalinismo en la politiko, li estis aretsita en septembro de 1949. Pro la konfesaj metodoj de la stalinisma polico, li konfesis labori por la kontraŭkomunista antaŭa gvidanto Miklós Horthy, jugoslavia gvidanto Tito, kaj Usono. Rezulte de la konfesoj, li estis ekzekutita.

Lia re-entombigo – la 6-an de oktobro, 1956 estis grava antaŭludo por la hungara revolucio de 1956.

Li havas la filon samnoman: László Rajk (arkitekto), kiu aktive partoprenis en la opoziciaj movadoj de la 1980-aj jaroj. Li nun laboras kiel arkitekto.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.