László Paizs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1935 en Szentpéterúr |
Morto | 1-an de oktobro 2009 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto |
László Paizs [lAslo pajĵ], hungare Paizs László Esperante Ladislao Paizs estis hungara pentristo, grafikisto kaj skulptisto.
László Paizs naskiĝis la 26-an de decembro 1935 en Szentpéterúr. Li mortis la 1-an de oktobro 2009 en Budapeŝto.
Biografio
László Paizs frekventis artindustrian ĉeflernejon en Budapeŝto, kie li lernis de György Konecsni kaj Endre Domanovszky. En 1964 en Venezio li konatiĝis kun poparto. Li havis sukcesojn en ekspozicioj kaj enlande, kaj eksterlande. Baldaŭe liaj verkoj parte estis abstraktaj. Li ricevis premion Kossuth en 2007, en 1980 kaj 1988 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj ekspozicioj
Ekde 1961 li ekspoziciis enlande kaj eksterlande ekzemple en Okcidenta Germanio, Italio, Danio, Francio.
Verkaro (selekto)
- mozaiko 1959 en la nuna universitato pri ĝardenistoj en Budapeŝto
- skulptaĵoj, ekzemple en Teatro Thália (Budapeŝto) 1997
- pentraĵoj
- grafikaĵoj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.