László Murádin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1930 en Călărași |
Morto | 9-an de februaro 2022 (91-jaraĝa) en Kluĵo |
Familio | |
Frat(in)o | Jenő Murádin |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
MURÁDIN László estis rumanihungara lingvisto, lingvohistoriisto naskita en Călărași (Cluj) la 29-an de novembro 1930 kaj mortis la 9-an de februaro 2022. Li estis frato pli aĝa de arthistoriisto Jenő Murádin.
Premioj, distingoj
- Stipendio de MTA, 1974.
- Csűry Bálint-memormedalo 1976;
Biografio
László Murádin finis la mezlernejon en la Gimnazio Majláth en Alba Iulia, en piarista ĉefgimnazio de Kluĵo kaj en Liceo Bolyai Farkas en Târgu Mureş. Li havigis diplomon de instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Bolyai (1954). Li estis jam kiel studento praktikanto de la Hungara Lingvistika Katedro, poste asistanto. Ekde 1958 li estis scienca esploristo de la Lingvoscienca kaj Literaturhistoria Instituto de la Filio de Rumana Akademio en Kluĵo, de 1964 li estis ĉefesploristo. De 1968 li estis redaktoro de fakrevuo Nyelv- és Irodalomtudományi Közlemények.
Volumoj
- Anyanyelvünk művelése, artikoloj, studoj, red. (kun Gálffy Mózes), Bk., 1975;
- Szavak titka (Kv. 1977);
- Szavak színeváltozása (Kv. 1983);
- Atlas linguarum Europae I. (kunulaŭtoro) 1983;
- A moldvai csángó nyelvjárás atlasza, (kunulaŭtoro), Bp., 1991;
- A romániai magyar nyelvjárások atlasza, (kunulaŭtoro), Bp., 1995;
- Anyanyelvünk ösvényein. Nyelvművelő írások, Székelyudvarhely, 1996.