László Misoga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Misoga László |
Naskiĝo | la 16-an de junio 1895 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 8-an de aprilo 1969 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Anci Barna |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Misoga [lAslO miŝoga], laŭ hungarlingve kutima nomordo Misoga László estis hungara aktoro, komikisto. Lia edzino estis Anci Barna.
László Misoga naskiĝis la 16-an de junio 1895 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 1969 en Budapeŝto.
Biografio
László Misoga akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1919, poste li estis aktoro jardekon en migranta trupo de Mihály Fekete en pluraj urboj en Transilvanio, kiuj jam apartenis al Rumanio. En 1931 li revenis al restanta Hungario (Debrecen (1931), Szeged (1932), Miskolc (1933)). Ekde 1934 li havis rolojn en kabaredoj, escepte en Teatro Katona József en 1935 kaj en Teatro Madách inter 1952-1958. Ekde 1937 li havis pli ol 120 rolojn en filmoj kaj li estis ofte aŭdeble en la Hungara Radio. Li pensiuliĝis en 1966.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare: Hamleto – Rosencrantz
- Ferenc Lehár: Luxemburg grófja – Basil
- Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron – Zsupán
- Jaroslav Hašek: La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (teatra versio) – Wandler
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Háromszázezer pengő az utcán (1937) - aĉetanto
- Printempo de morto (filmo) (1939) – domzorganto
- Göre Gábor visszatér (1940) – cigano (ĉefrolo)
- Katyi (1942) - Csiba Márton
- Lúdas Matyi (1949)
- Dolarpaĉjo (1956) -
- Karuselo (filmo) (1956) - bopatro
- Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962) - vendisto
- Alfa Romeó és Júlia (1969)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Veréb utcai csata (1959)
- A Tenkes kapitánya (1964) kamparano
- Keménykalap és krumpliorr (1978)