László Miskolczi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Miskolczi László |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1923 en Hajdúszoboszló |
Morto | 7-an de julio 1988 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo • teknika desegnisto • drawing teacher |
László Miskolczi [lAslO miŝkolci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miskolczi László estis hungara pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
László Miskolczi naskiĝis la 16-an de oktobro 1923 en Hajdúszoboszló, li mortis la 7-an de julio 1988 en Budapeŝto.
Biografio
László Miskolczi frekventis bazlernejon loke, en 1943 li akiris pedagogian diplometon en kolegio de Debrecen, poste diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1949. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Rudnay kaj István Szőnyi. Post siaj studoj li estis asistanto de István Szőnyi. Inter 1952 kaj 1983 li instruis en la belarta gimnazio, poste li pensiuliĝis. Dum la aktivaj jaroj li ankaŭ pentradis, ekspoziciis kaj studvojaĝis en Vienon, Parizon kaj Italion. Inter 1956-1959 li havis stipendion, li ricevis la unuan premion en 1957, la lastan postmorte. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1956, 1961, 1973, 1982, 1988, 1997)
- Hajdúszoboszló (1989-1996)
- Zebegény (1991)
- Debrecen (1996)
El kolektivaj ekspozicioj
- Moskvo (1957)
- Venecia Bienalo (1960)
- Budapeŝto (1983)
- Hódmezővásárhely (1988)
Elektitaj pentraĵoj
- Csendélet (1948)
- Reggeli hangulat (1957, premiita)
- portretoj pri Béla Bartók, László Németh, Zoltán Kodály, Sándor Petőfi, László Benjámin
- Magányos ló
- Őrszem
- Tüntetők