László Kimnach | |
---|---|
Memportreto de László Kimnach | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kimnach László |
Naskiĝo | la 1-an de julio 1857 en Buda (Hungara reĝlando) |
Morto | la 9-an de novembro 1906 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno |
Okupo | |
Okupo | artisto • pentristo |
László Kimnach [lAslO kimnaĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kimnach László estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, instruisto.
László Kimnach naskiĝis la 1-an de julio 1857 en Buda, li mortis la 9-an de novembro 1906 (laŭ alia informo la mortotago estas la 10-a) en Budapeŝto.
Biografio
László Kimnach akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József, poste desegnoinstruistan diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo. Lia ĉefinstruisto estis Bertalan Székely. Helpe de stipendio li daŭris la lernadon en bavara belarta akademio en Munkeno, kie liaj majstroj estis Gyula Benczúr kaj hu:Wilhelm Lindenschmit (ifjabb). Post siaj studoj li pentradis en ateliero de Béla Pállik, poste aliloke, iom poste li instruis ĝismorte desegnadon en lernejo. Li pasis jaron ankaŭ en Venecio. Li partoprenis en ilustrado de impona libro "Osztrák-Magyar Monarchia írásban és képben." Liaj aliaj ilustraĵoj ofte aperis en Vasárnapi Újság.
Ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto kaj aliaj ekspozicioj en Budapeŝto (plurfoje, laste postmorte en 1907)
Elektitaj pentraĵoj, desegnaĵoj
- A Játszó gyermekek (1882)
- A Honvédek a tűzvonalban (1892)
- Nádasdy kaj la turkoj (1895, vidu la supran bildon!)
- Bosnyák reminisztencia (1908)
- női akt
- Férfiakt (krajona studodesegnaĵo)
- Szekszárdi viselet, leányok a játszón
- Velencei gyermekek
- freskoj en Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Budapeŝto)
- portretoj pri Lajos Kossuth (1883) kaj József Katona (1893) (vidu la malsuprajn bildojn!)
- memportreto (vidu la supran bildon dekstre!)
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio kun memportreto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-02 per la retarkivo Wayback Machine