László Kabos | |
---|---|
László Kabos en 1916 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Friedszám László |
Naskiĝo | 22-an de majo 1894 en Bükkösd |
Morto | 1-an de marto 1937 (42-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Kabos [lAslO kaboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kabos László estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Friedszám.
László Friedszám[1] naskiĝis la 22-an de majo 1894 en Bükkösd, li mortis la 1-an de marto 1937 en Budapeŝto.
Biografio
László Kabos maturiĝis en Pécs en mezlernejo, poste li aliĝis en Pécs al teatra kompanio de Béla Füredi. Liaj sekvaj pli gravaj teatrestroj estis laŭvice József Nádassy En Szabadka, György Kürthy, Mihály Fekete (aktoro), László Gróf kaj Menyhért Gulyás. Li plej longe estis aktoro en Nagyvárad kaj Kecskemét. Li batalis dum la 1-a mondmilito, ankaŭ vundiĝis, militkaptitiĝis, fine en 1916 li apartenis al ŝanĝitaj kaj vunditaj militkaptitoj. En 1919 li edziĝis. Ekde 1924 li apartenis al malgranda teatra trupo, krome li kontribuis poemojn, novelojn, eseojn. Li mortis pro tuberkulozo, sed li estis entombigita en Kecskemét.
Liaj roloj (elekto)
- Lev Tolstoj: Élő holttest - Fedja (ĉefrolo)
- Kálmán Mikszáth:
- Vén gazember titolrolo
- Noszty-fiú esete Tóth Marival - Bubenyik
- József Katona: Bánk bán - Tiborc
- en:Anne Nichols: en:Abie's Irish Rose - Salamon Lévy