László Honti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1943 (80-jaraĝa) en Lengyeltóti |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | Finno-Ugrist • lingvisto • universitata instruisto |
László HONTI [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Honti László estas hungara lingvisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2010).
László Honti naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1943 en Lengyeltóti.
Biografio
László Honti ricevis abiturienton en Keszthely, poste li laboris 2 jarojn en fabriko. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto, Turku kaj Helsinko inter 1963-1969. Li komencis sian lingvistan karieron en lingvista filio de MTA. En 1988 li iĝis katedrestro en Groningen, poste en 1997 en Udine. Li estis gastoprofesoro en Vieno inter 1993-1994. Li hejmenvenis en 2008 kaj li iĝis katedrestro en reformata universitato. Li okupiĝas precipe pri urala lingvaro kaj finn-ugra lingvaro. Li ricevis premiojn kaj memormedalon inter 1977-2006.
Verkaro (elekto)
- System der paradigmatischen Suffixmorpheme des wogulischen Dialektes an der Tawda (1975)
- Geschichte des obugrischen Vokalismus der ersten Silbe (1982)
- Die Grundzahlwörter der urarischen Sprache (1993)
- Az obi-ugor konszonantizmus története (1999)
- Research on the Prehistory of the Hungarian Language (2005)