László Hilf | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de decembro 1892 en Oradea | |
Morto | 2-an de junio 1968 (75-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
HILF László, de 1943 Híves, plumnomo Szegedi Hilf László, pseŭdonimo Hámory László, estis hungara/rumanihungara ĵurnalisto, redaktoro, teatraĵverkisto naskita en Nagyvárad la 20-an de decembro 1892 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de junio 1968.
Kariero
Hilf studis en aktorlernejo, li fariĝis redaktoro en 1918–19 de Tiszántúl de Nagyvárad, poste kunlaboranto de gazeto Magyar Szó, de 1921 interna kunlaboranto de la ĵurnalo Nagyváradi Napló, redaktoro de porinfana suplemento. De 1928 li vivis en Segedo kaj redaktis la semajngazeton Tanyai Híradó (1939–40).
Verkoj
- A fronton muzikteatraĵo (1917);
- Három a tánc kune kun Ákos Gara, je muziko de Ödön Krámer (1918);
- Bújócska (kun Béla Korda, Nv. 1921);
- Inkább a börtön (jelenet, Kv. 1923);
- Árnyékok (unuakta);
- Bohócok (unuakta);
- Johannes mester.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.