László Hatvani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1943 (81-jaraĝa) en Csongrád |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato • Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
László Hatvani [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hatvani László estas hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).
László Hatvani naskiĝis la 29-an de januaro 1943 en Csongrád.
Biografio
László Hatvani frekventis universitaton en Szeged inter 1961-1966. Li eklaboris samloke en la universitato, kie li akiris altajn instruajn rangojn, ekzemple inter 1998-2008 li estis katedrestro. Li estis gastoprofesoro en Leuven kaj Usono. Li redaktis fakrevuojn Electronic Journal of the Qualitative Theory of Differential Equations, Dynamic Systems and Applications, Dynamics of Continous, Discrete and Impulsive Systems, Acta Scientiarum Mathematicarum, Periodica Mathematica Hungarica, Acta Mathematica Hungarica. Li okupiĝis precipe pri Diferenciala ekvacio. Li ricevis premiojn inter 1971-2007.
Verkaro (elekto)
- Attractivity Theorems for Nonautonomous Systems of Differential Equations (1978)
- On the Continuation of Solutions (1980)
- Differenciálegyenletek megoldásának stabilitási tulajdonságai (2000)
- Kalkulus közgazdászoknak, (2006) ankaŭ angle