László Gáldi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1910 en Miskolc |
Morto | 5-an de februaro 1974 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • rumana • franca • latina • franc-kreolaj lingvoj |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • tradukisto |
László GÁLDI [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáldi László estis hungara lingvisto, literaturhistoriisto, tradukisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1942).
László Gáldi naskiĝis kiel Göbl László la 20-an de majo 1910 en Miskolc. Li mortis la 5-an de februaro 1974 en Budapeŝto.
Biografio
László Gáldi komence lernis en Transilvanio, poste li plulernis en Budapeŝto kaj Parizo. En 1938 li ekinstruis en universitato de Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li laboris en lingvista filio de MTA. Li okupiĝis pri la rumana literaturo kaj pri diversaj vortaroj, enciklopedioj.
Verkaro (elekto)
- diversaj tradukaĵoj el la rumana lingvo
- poemaro, 1934
- Contributions à l'étude des lexiques latins-hongrois du moyen âge (1938)
- La culture hongroise en Transylvanie (1944)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.