László Dudás
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1935 (1935-05-24)
en Bátor
Morto 25-an de aŭgusto 2014 (2014-08-25) (79-jaraĝa)
Okupo
Okupo ilustristo poŝtmarkdesegnisto fasonisto grafikartisto

László Dudás [lAslO dudAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudás László estis hungara fasonisto, grafikisto, poŝtmarkoplanisto.

László Dudás [1] naskiĝis la 24-an de majo 1935 en Bátor, li mortis la 25-an de aŭgusto 2014 en Budapeŝto.

Biografio

László Dudás frekventis mezlernejon en Debrecen, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Dózsa-Farkas kaj Miklós Borsos. Post siaj studoj li faris fasonojn al ŝipoj, diversaj industriaj iloj, eĉ al firmaoj, iom poste li kreis grafikaĵojn por reklamoj. Ekde 1971 li planadis poŝtmarkojn, resume 227 specojn. Ekde 1991 li laboris jam helpe de komputilo. Li ricevis 5 premiojn inter 1988-2004.

Ekspozicioj

  • Budapeŝto (1970, 1990, 1996)
  • Pécs (1988)

Elektitaj poŝtmarkoj

  • Kastélyok (1986-87)
  • Magyar Népművészet (1994-95)
  • Budapest és a megyék címerei (1997)

Fontoj

Referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-28. Alirita 2018-12-28.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.