László Csiky | |
---|---|
László Csiky | |
Persona informo | |
Naskonomo | Csikász László |
Naskiĝo | 14-an de marto 1863 en Vác |
Morto | 23-an de aŭgusto 1936 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Csiky [lAslO ĉiki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csiky László estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia nobela antaŭnomo estis szentkirályszabadjai [sentkirAjsabadjai], lia familia nomvarianto estis Csikász [ĉikAs].
László Csiky[1][2] naskiĝis la 14-an de marto 1863 en Vác, li mortis la 23-an de aŭgusto 1936 en Budapeŝto.
Biografio
László Csiky lernis en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto, en 1880 li abrupte aktoriĝis en Csurgó. Li apartenis al teatraj kompanioj de János Nyéki (1882), respektive Andor Sztupa (1883). Intertempe li studis nur lernojaron en Aktora Lernejo. Li rolis en Nacia Teatro (Kolozsvár) (1884–1886), poste li denove estis migra aktoro ekzemple de teatrestroj Lajos Jakab (aktoro) (1886–1888), Lajos Makó (1891, 1903–1905), Ignác Krecsányi (1894–1896), Károly Somogyi (1896–1898), Péter Andorffy (1905–1907). En tiu periodo liaj teatrejoj estis ekzemple Debrecen, Hungara Teatro en Kassa, Szeged, Temeŝvaro, Hungarlingva Teatro en Pozono, Pécs, Miskolc, li ankaŭ reĝisoris. Li estis sur scenejoj ĝis 1914, poste li havis filmajn rolojn, fine li estis oficisto. Li edziĝis en 1891.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto - Shylock
- Julio Cezaro - Brutus
- Ede Tóth: A falu rossza - Lajos
- Ferenc Csepreghy: A sárga csikó - Márton Csorba
- Sándor Bródy: A tanítónő - István Nagy, pli aĝa
- Henrik Ibsen: A társadalom támaszai - Bernick
- Friedrich Schiller:
- Intrigo kaj Amo - Ferdinand
- Wallenstein - titolrolo
- Victorien Sardou: Robespierre
Liaj mutaj filmaj roloj (elekto)
- Akit ketten szeretnek (1915) - Torio
- Hófehérke (1916) - kalvinana pastro
- A vörös Sámson (1917) - Edward Thursten
- Az iglói diákok (1918) - János Petky