László Benedek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1968 (56-jaraĝa) en Lipova |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | violonisto |
BENEDEK László estas rumania hungara/perua violonisto naskita en Lipova en 1968 kaj loĝanta en Peruo ekde decembro 1995.
Kariero
László Benedek studis en la muzikliceo kaj muzika altlernejo de Kluĵo. Li iĝis magistro kiel stipendiulo pri muziko en la Bowling Green University, en Ohio Usono. Poste li studis en Cincinnati University, kiel studento de Kurt Sassmahaus, Peter Ondjian kaj Henry Meyer. Li estas solisto de la Filharmonia Orkestro de Lima, de kamerorkestro de Universidad Católica, de la simfoniaj orkestroj de Arequipa kaj Huanuco. En 1996 li fondis la Liman Arĉkvarteton, kies li estas solisto.
Premioj
- 1988 kaj 1993 unuaj lokoj en tutlandaj konkursoj de la Muzika Akademio de Bukareŝto.
- Majo 1995 premio James Paul Kennedy de Muzika Akademio de Bowling Green University;
- 1996 unua premio de la jara Starling Contest de University of Cincinnati.
Fonto
- Opus Lima
- Persona retejo Arkivigite je 2013-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.