László Bendefy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1904 en Vasvár |
Morto | 13-an de aŭgusto 1977 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto • surveyor • geologo • paleontologo |
László Bendefy [lAslO bendefi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bendefy László estis hungara inĝeniero, geodeto, geologo, historiisto. Lia origina familia nomo estis Benda ĝis 1934.
László Bendefy naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1904 en Vasvár. Li mortis la 13-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.
Biografio
László Bendefy frekventis gimnazion en Szentgotthárd, poste li akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1928, en la sekva jaro geologian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Inter 1924–1929 li ankaŭ laboris en muzeo en Szombathely. Ekde 1928 li laboris en diversaj laborejoj, kie li okupiĝis ekzemple pri irigacioj. En 1958 li kandidatiĝis, en 1972 li doktoriĝis. Li esploris eĉ en arkivo de Vatikano. En 1971 li emeritiĝis, ekde 1966 li ricevis premiojn aŭ memormedalojn.
Elektitaj publikaĵoj
- A baltavári ásatások 70 éves története (1927)
- A magyar föld (hazánk talaj- és kőzetviszonyai) (1934) - 2 volumoj
- Fontes authentici itinera (1235–1238) fr[atris] Iuliani [Julianus] illustrantes (1937)
- A magyarok kaukázusi őshazája. Gyeretyán országa (Pralando de la hungaroj en Kaŭkazo), (1942)
- A magyarság és Középkelet (1945) - studoj
- Fejezetek a térképészeti földtan tárgyköréből (1953)
- Szintezési munkálatok Magyarországon 1820–1920 (1958)
- A Bakony-hegység geokinetikai viszonyainak földkéreg-szerkezeti vonatkozásai (1967)
- A magyar geodézia reformkora. 1890–1920. (Reforma epoko de la hungara geodezio. 1890–1920.), (1970)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2011-08-15 per la retarkivo Wayback Machine