László Bényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bényi László |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1909 en Rákosliget |
Morto | 8-an de aprilo 2004 (94-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Magdolna Supka |
Okupo | |
Okupo | pentristo • verkisto • arthistoriisto |
László Bényi [lAslO bEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bényi László estis hungara pentristo, arthistoriisto. Lia edzino estis Magdolna Supka, kiu naskis filinon.
László Bényi naskiĝis la 18-an de decembro 1909 en Rákosliget (nuntempa urboparto de Budapeŝto), li mortis la 8-an de aprilo 2004 en Budapeŝto.
Biografio
László Bényi frekventis gimnazion en Kőbánya, poste li akiris juran diplomon, fine li lernis en pentrista lernejo de Vilmos Aba-Novák (1931–1933). En la jaro 1933 li debutis kiel ekspoziciisto. Li akiris ankaŭ pentristan diplomon helpe de stipendio en Belarta Altlernejo. Lia plej grava instruisto estis István Réti. Komence li pentradis en Artistkolonio (Szolnok), en la 1940-aj jaroj en Zebegény kaj Nagymaros. Li studvojaĝis ekzemple en Italio kaj Libio en 1935, en Jugoslavio en 1939. Dum la 2-a mondmilito li estis laboristo, poste li reorganizis la Artistkolonion en Kecskemét. Ekde 1948 li havis postenon en la ministerio, li aranĝis ekspoziciojn kaj muzeojn. Inter 1957-1970 li laboris en Hungara Nacia Galerio. Ekde la 1960-aj jaroj li pentradis apud Balatono. Li ricevis plurajn premiojn inter 1936-2002.
Elektitaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
- Alföldi táj
- Anya gyermekével
- Hófödte falu
- Kikötő
- Melankólikus Tulipánok
- Szüret
- Virágcsendélet
Elektitaj kontribuoj
- Látogatás Koszta Józsefnél 1948
- Mihály Zichy 1953, kun Magdolna Supka
- Szentes 1976
- Gyula Rudnay 1961
- László Paál 1977, 1979, 1983
Memorigiloj
- memortabulo en Újbuda (2005)