Kyrie (vokativo, do titolformo, de la greka κύριος, „sinjoro“; en la tiutempa greka kírië prononcata) estas la unua vorto de mallonga plejofte triparta litanio, kiu komencas la samrestantajn partojn (Ordinarium Missae) de la meso. La voko devenas el la liturgio de la grekparola ortodoksismo - tie kontraŭparolo de la komunumo en la grandaj litanioj (porpetoj) - kaj estis transprenita ĉirkaŭ 500 netradukite en la roman kaj aliajn okcidentajn liturgiojn.
Kýrie eléison (malnovgreke Κύριε ἐλέησον, novgreke Κύριε ελέησον, „Sinjoron, kompatu“), estis en antaŭkristana tempo kutima omaĝovoko al dioj kaj regantoj. La judoj en la greklingva diasporo rilatigis la Kyrios-titolon al la dio izraelia (kiel traduko de „Adonaj“, komparu Biblia Tetragramo), kaj en la frua kristanismo ĝi iĝis centra moŝtonomo de Jesuo.
La Kyrie-litanio estas triobla (aŭ sesobla aŭ naŭobla) alvokado de Kristo komence de la diservo de la komunumo, kiu kunvenis sub lia nomo. Tamen dum jarcentoj ĝi ankaŭ estis interpretita kiel trinunue kiel alvoko de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta spirito (komparo Kyrie-kantoj de la reformaciepoko).
Grandaj Kyrie-muzikigoj komencas la meskomponaĵojn de ĉiuj epokoj.
Kýrie eléison. Christé eléison. Kýrie eléison.
Sinjoro, kompatu. Kristo, kompatu. Sinjoro, kompatu.