Kyll | |
---|---|
![]() la rivero Kyll tuj antaŭ la enfluo en la Mozelon | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio, federacia lando Rejnlando-Palatinato |
Longeco | 127,6 km |
Fluo | |
Fonto | apud Hellenthal |
- Alteco super marnivelo | 660 m |
Enfluejo | ĉe Ehrang en la riveron Mozelo |
- Alteco | 123 m |
Altecodiferenco | 537 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Trier |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Welschbilligerbach, Butzerbach, Kutbach, Wallenbach |
- Maldekstraj | Lohrbach, Linkenbach |
La Kyll (prononco laŭ sistemo IFA Kyl) estas 142 km longa maldekstra alfluanto de la Mozelo, kiu enfluas la Mozelon en la norda kvartalo Ehrang de la urbo Trier en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La fonto de la rivero estas en la Zitterwald (germane por „tremarbaro“) en la komunumo Hellenthal ĉe la limo inter Germanio kaj Belgio. Ĝia akvokolekta areo estas 844,6 km². Kyll estas kaj laŭ la longeco kaj laŭ la akvoenhavo la plej granda flankrivero de la Mozelo.
Etimologio
La nomo Kyll venas de la kelta vorto por rojo “gilum” kiu fariĝis “kila” en la Mezepoko. La romia historiisto Aŭsonio nomis la riveron „celbis“.[1]
Referencoj
- ↑ "Celbis" en informo de la universitato de Mannheim de decembro 2004 Arkivigite je 2015-09-29 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.