Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kyjov (apartigilo) |
Kyjov | |||
germane Gaya | |||
urbo | |||
Renesanca urbodomo en Placo de Masaryk en Kyjov | |||
|
|||
Oficiala nomo: Kyjov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Hodonín | ||
Administra municipo | Kyjov | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Grandmoravia imperio, Moravia Slovakio Dolňácko | ||
Montaro | Kyjova montetaro | ||
Rivero | Kyjovka | ||
Situo | Kyjov | ||
- alteco | 192 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 00′ 36″ N 17° 07′ 23″ O / 49.01000 °N, 17.12306 °O (mapo) | ||
Areo | 29,88 km² (2 988 ha) | ||
Loĝantaro | 10 844 (2023) | ||
Denseco | 362,92 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1126 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 697 01 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0645 | ||
NUTS 5 | CZ0645 586307 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 13 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kyjov | |||
Retpaĝo: www.mestokyjov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Kyjov estas urbo en Ĉeĥio kun 10 844 loĝantoj, situanta en suda Moravio, en sudorienta montarpiedo de montarregiono Chřiby, en valo de rivereto Kyjovka, kiu estas la dekstra alfluanto de rivero Moravo. Vivas ĉi tie 10 844 loĝantoj (2023). Kyjov estas turisma elirloko en sudan parton de Chřiby.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bukovany, Vlkoš, Svatobořice-Mistřín, Koryčany, Sobůlky, Skoronice, Nechvalín, Čeložnice, Mouchnice, Lovčice kaj Kostelec.
Historio
Kyjov estas unue menciata en la jaro 1126, en la jaro 1130 ĝi estas staplovilaĝo. En la 12-a jarcento estis pro merito de abato Mikaelo konstruita preĝejo de sankta Martino kaj tiu ĉi rapida ascendo montriĝis en la jaro 1201 per avancigo je urbeto kaj en la jaro 1548 pro merito V. Benecký je reĝa urbo. La sekvanta etapo de evoluo de la urbo kulminis en konstruado de renesanca urbodomo (1526). Pestkolono el la 17-a jarcento staranta en placo estas baroka. Komplikan evoluon travivis renesanca kastelo, kies konstruadon komencis en la 16-a jarcento Jan Kuna el Kunštát. La kastelo estis kelkfoje alikonstruata, ekde la jaro 1928 ĝi estas patrujgrafia muzeo. El ekleziaj konstruaĵoj necesas mencii barokan, devene monaĥinejan preĝejon de sankta Virgulino Mario el la jaroj 1713–1720 kun orizita marmoraltaro kaj kun statuoj de sanktaj Cyrilo kaj Metodo. En la urbo estas partujaj kaj folkloraj tradicioj (famaj popolkostumoj el Kyjov, ĉiujare etnografiaj solenoj).
En la ĉirkaŭaĵo troviĝas spuroj post minado de lignito el la 2-a duono de la 19-a jarcento.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 185 |
1880 | 5 564 |
1890 | 6 079 |
1900 | 6 819 |
1910 | 7 397 |
1921 | 7 265 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 299 |
1950 | 7 644 |
1961 | 9 081 |
1970 | 10 792 |
1980 | 12 632 |
1991 | 12 920 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 12 413 |
2014 | 11 448 |
2016 | 11 405 |
2017 | 11 368 |
2018 | 11 295 |
2019 | 11 218 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 11 185 |
2021 | 11 002 |
2022 | 10 849 |
2023 | 10 844 |
Vidu ankaŭ
|