Kvoto povas refernci al diversaj konceptoj:
- Tiu proporcia parto de tutaĵo, kiun oni devas doni, pagi, aŭ kiun oni rajtas preni, ricevi. Tiele temas pri konceptoj rilataj al kontingento, porcio.
- Oficiala konstato de la kurzo de papervaloroj aŭ varoj, ĉe borso aŭ oficiala merkato.[1]
- Kvoto de interezoj estas la jara proporcio inter la interezoj kaj la ilin donanta kapitalo.
- Kvoto de plusvaloro estas la rilato de la plusvaloro al la salajrosumo (varianta kapitalo).
- Kurzokvoto estas la ĉiutaga fikso de valoro de kurzo en borso.
- Profitkvoto estas ĉu la proporcia parto de farita profito aŭ la rilato de la plusvaloro al la tuta kapitalo.
- Laŭ Francisko Azorín kvoto estas Alteco de punkto rilate al la maro aŭ al difinita nivelsurfaco.[2] Li indikas etimologion el la latina quota el quotus (kiom). Kaj li aldonas la terminon kvoti, por skribi la altecon, aŭ ĉiajn dimensiojn sur plano.[3]
Notoj
- ↑ Ambaŭ laŭ NPIV en Alirita la 30an de Decembro 2017.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 123.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.