Kvintparaleloj estas en muzikteorio kvintoj aperantaj inter du voĉoj kaj paralele paŝantaj supren aŭ malsupren. Se temas pri ordonoj kaj malpermesoj de la muzikteorio, oni rilatas tion plejparte nur kun bazotonaj kvintparaleloj (vidu malsupren).
Je tio povas temi kaj pri perfektaj kaj ankaŭ pri diminuitaj kvintoj, kiuj respektive progresas en perfektan kvinton, kiel vortigas jena lernrimo el Die Lehre von der Harmonia in lustige Reimlein gebracht de Felix Draeseke: „unue perfekte, due diminuite: tion faru sen esti ĝenite! Unue diminuite, due perfekte: Tion traktu tre neglekte!“
Krom ĉi tiuj tiel nomataj malkaŝaj kvintparaleloj ankaŭ ekzistas kaŝaj kvintparaleloj. Ĉi tiuj ekestas tiam, kiam ambaŭ voĉoj paralele (nur je komuna moviĝo supren aŭ malsupren) enbuŝiĝas en kvinton. Escepto estas tamen, kiam la supra voĉo je tio moviĝas per plentonaj aŭ duontonaj paŝoj suren aŭ malsupren. Ankaŭ permesitaj estas kaŝaj kvintparaleloj, kiam ili estas necesaj, por fini muzikpecon per kompleta akordo metita sur fermato.
Bazotonaj kvintparaleloj
Plejofte la kontrapunktaj ordonoj de la maĵorminortonala muziko ne plejvaste koncernas ĉiujn eblajn kvintparalelojn, sed pli ĝuste bazotonajn kvintparalelojn. La konata „malpermeso“ de kvintparaleloj koncernas ĉi-kaze nur tiujn, kiuj progresas de unu akordo al la venonta, kaj se je tio la bazotono strebas bazotonen kaj kaj la kvintotono kvintotonen. Estas tamen ankaŭ multaj situacioj, en kiuj la nura sinsekvo de kvintintervalo en la samaj voĉoj ne estas „malpermesita“. Ekzemple se subdominanta kvintsesta akordo (S6/5) kun solidiĝinta septo-fremdnoto antaŭ la sesto (kun ĝuste ĉi tiu en la soprano) ne estas solvata, sed rekte kondukata malsupren en la dominanton. Ekestas kvintparalelo de la subdominanta septotono al la dominanta kvintotono same kiel de la subdominanta trito al la dominanta bazotono. Ambaŭ voĉoj ŝanĝas per tio sian funkcion.
Ekzemplo por tia permesita kvintparalelo en C-maĵora kadenco: