Kvilda | |||
germane Außergefild | |||
municipo | |||
![]() Suma vido al Kvilda | |||
|
|||
Oficiala nomo: Kvilda | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prachatice | ||
Administra municipo | Vimperk | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Nacia parko Šumava | ||
Montaro | Šumava | ||
Rivero | Teplá Vltava | ||
Situo | Kvilda | ||
- alteco | 1 062 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 01′ 09″ N 13° 34′ 46″ O / 49.01917 °N, 13.57944 °O (mapo) | ||
Areo | 45,17 km² (4 517 ha) | ||
Loĝantaro | 133 (2023) | ||
Denseco | 2,94 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1569 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 384 93 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0315 | ||
NUTS 5 | CZ0315 550337 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kvilda.sumava.net/kvilda/ | |||
![]() | |||
![](../I/Kvilda_sjezdovka.jpg.webp)
Kvilda estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Prachatice, 16 km sudoriente de Vimperk. Unu el plej konataj tutjaraj turismaj centroj de Nacia Parko Šumava. Vivas ĉi tie 133 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Modrava, Borová Lada, Nové Hutě, Horská Kvilda kaj Mauther Forst.
Ĉirkaŭaĵo
Proksime de Kvilda, 5 km al nordokcidenta direkto, situas vilaĝo Horská Kvilda. Proksime de ŝoseo inter Kvilda kaj Horská Kvilda sur teritorio de municipo Kvilda situas Laga torfejo.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 436 |
1880 | 1 768 |
1890 | 1 558 |
1900 | 1 643 |
1910 | 1 493 |
1921 | 1 426 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 475 |
1950 | 204 |
1961 | 227 |
1970 | 226 |
1980 | 205 |
1991 | 169 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 169 |
2014 | 163 |
2016 | 136 |
2017 | 139 |
2018 | 136 |
2019 | 139 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 139 |
2021 | 130 |
2022 | 125 |
2023 | 133 |
Interesaĵoj
![](../I/Kvilda_(23_8_2010)_5.jpg.webp)
Rekordoj de la šumava municipo
Šumava Kvilda povas fanfaroni pro kelke ĉeĥaj 'plej'. Tio estas plej alte situanta municipo, plej multe malvarma loko en Ĉeĥio, plej longa fontanta rivero en Ĉeĥio kaj unika plafono de socia ĉambrego, kiu estis envicigita eĉ inter mondajn rekordojn. Ĝis la jaro 2013 Kvilda havis ankaŭ plej altan vive kreskantan kristnaskan arbon en Ĉeĥio. Por tu celo servas 26,5 m alta piceo kreskanta ĉe Preĝejo de sankta Stepano, al kies ornamo oni uzas pli ol 4 000 lumaj LED diodoj kaj ĉenoj kun suma longeco pli ol 400 metroj. Sed en la jaro 2013 estis tiu ĉi rekordo alskribita al piceo en Mladkov.
Kvildaj popolaj subpentraĵoj sur vitro
Fine de la 18-a jarcento estiĝis en Kvilda unu el la plej konataj laborejoj por produkti popolajn subpentraĵojn sur vitro. Fondintoj estis tri junuloj el Raimundsreut – fratoj Johann kaj Bernhard Peterhansl kaj Kaspar Hilgart el Kreuzberg. Iom post iom la kreado en Kvilda komenciĝis diferencigi de bildoj de Raimundsreut. Por la laboroj el Kvilda estas tipa diferenciga signo brune-ruĝaj konturoj de korpaj partioj de la bildigataj figuroj.
Reĝo de Šumava
En la jaro 1959 reĝisoro Karel Kachyňa kun sia filma stabo filmis en reala medio de la limregiona municipo Kvilda kaj en ties pli vasta ĉirkaŭaĵo filmon Reĝo de Šumava, en kiu enkadre de laŭtempe valida ideologio estas priskribita ĉi tiea situacio mallonge post finigo de la dua mondmilito. Sed la plej dramaj scenoj de la filmo, okazantaj ĉe eksa muelejo kaj en spaco de marĉo estis filmitaj ĉe rivereto Křemelná en pereinta domaro Šerlův dvůr en distrikto Klatovy.
Vidu ankaŭ
- Ora pado
- Vultavo
- Muzeo de rekordoj kaj kuriozaĵoj
- Reĝoj de Šumava
|