
historiaj kvastoj

kvasto - dekora objekto
Kvasto estas aro de pendantaj mallongaj fadenoj en formo de tufo aŭ peniko fine de ŝnuro. Kvastoj celas ornami vestojn aŭ meblojn, kusenojn aŭ kurtenojn. Supre ili kutime limiĝas de arte plektita nodo.
Ĉe bestoj oni ankaŭ nomas la haran finon de vosto "kvasto". La samo validas por la vostofinoj de fantaziaj bestoj kaj mitologiaj kreaĵoj kiel ekzemple drakoj aŭ diabloj.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.