Kvarken | ||
---|---|---|
natura kanalo [+] | ||
Akvejo | Botnia Golfo | |
Koordinatoj | 63° 30′ 0″ N, 21° 0′ 0″ O (mapo)63.521Koordinatoj: 63° 30′ 0″ N, 21° 0′ 0″ O (mapo) | |
Areo | 3 369 km² (336 900 ha) [+] | |
Kvarken | ||
Vikimedia Komunejo: Kvarken [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Kvarken (finne Merenkurkku, svede Kvarken aŭ Norra Kvarken, la norda (kontraste al Södra Kvarken la suda), la markolo inter Alando kaj Svedio) estas la centra, pli mallarĝa parto de la Botnia Golfo, kiu disigas la nordan basenon de la Golfo (ties "internan parton") de la suda golfa baseno nomata Botnia Maro - ĉiuj menciataj maraj regionoj estas partoj de la Balta Maro en Norda Eŭropo. La distanco de la svedia ĉeftero al la finnlanda ĉeftero en la regiono de la Kvarken-markolo estas ĉirkaŭ 80 kilometroj dum la distanco inter la randaj insuloj estas nur 25 kilometroj. La regiono, dum la lasta glaciepoko subenpremita, releviĝas je nekutime alta kvanto de 1 centimetro ĉiujare.
Ĉe la finna, orienta flanko de la Kvarken-markolo ekzistas granda insularo, la Kvarken-Insularo, kiu inkluzivas la grandajn insulojn Replot, Björkö kaj grandan nombron da pli malgrandaj insuloj, el kiuj samkiel la du grandaj insuloj plimulto estas konstante home loĝata. La plejparto de la insularo apartenas al la komunumo Korsholm. En 2006 UNESKO aldonis la Kvarken-insularon al la jam antaŭe ekzistinta monda natura heredaĵo "Alta Marbordo" ĉe la svedia marbordo, akcentante la geologian signifon de la fenomeno de tiom forta leviĝo postglaciepoka. La Kvarken-regiono historie gravis ankaŭ pro tio, ke en la mezepoko poŝto estis transdonita inter Svedio kaj Finnlando trans la markolo kiam la maro estis tute frostigitaj; tiu ĉi mesaĝa itinero forte uziĝis kaj strategie gravis dum la periodo de sveda regado de Finnlando.
En la grupo de insuloj en la "mezo" de la Kvarken-regiono, en la sveda nomata Valsörarna, en la finna Valassaaret, estas 36 metrojn alta lumturo desegnita de Henry LePaute kiu laboris por la inĝeniera buroo de Gustave Eiffel. La struktura simileco inter la lumturo (konstruita en 1885) kaj la Eiffel-turo (konstruita en 1889) estas sufiĉe okulfrapa. La lumturo nun funkcias aŭtomatigite - kiel la plej multaj aliaj lumturoj en Finnlando.