![](../I/Pyramid_of_35_spheres_animation_original.gif)
Kvaredra nombro, aŭ triangula piramida nombro, estas figuriga nombro kiu prezentas regulan kvaredron — piramidon kun triangula bazo kaj tri triangulaj flankoj.
La sinsekvo de kvaredraj nombroj por komenciĝas tiel:
1, 4, 10, 20, 35, 56, 84, 120, 165, 220, 286, 364, 455, 560, 680, 816, 969, … — estas la sinsekvo A000292 en OEIS.
Formulo
![](../I/Triangulo_de_Pascal.svg.png.webp)
Formulo por -a kvaredra nombro estas:
Ankaŭ la formulon oni povas esprimi per binoma koeficiento:
En -a linio (komence de la 3-a) de la triangulo de Pascal, la 4-a nombro (de la komenco aŭ de la fino de la linio) estas , t. e. la -a kvaredra nombro.
Pruvo
La formulo de la -a triangula nombro estas:
Ni pruvu per indukto:
La bazo de la indukto
La paso de la indukto
Ecoj
- La -a kvaredra nombro estas la sumo de la unuaj triangulaj nombroj
- A. J. Meyl pruvis en la 1878-a ke nur tri kvaredraj nombroj estas perfektaj kvadratoj:
- ;
- ;
- .
- Ekzistas nur kvin kvaredraj nombroj kiuj samtempe estas triangulaj (la sinsekvo A027568 en OEIS):[1]
- ;
- ;
- ;
- ;
- .
Por tiuj nombroj ĝustas sekva egalaĵo:
(Se oni rigardas la nombron 0 kiel do ankaŭ ĝi estas kaj perfekta kvadrato kaj triangula nombro).
- Oni povas rimarki ke:
- Pareco de la kvaredraj nombroj ripetas laŭ la sekva ciklo: nepara-para-para-para (estas evidente el la formulo).
Mult-dimensia ĝeneraligo
Kiel mult-dimensia ĝeneraligo de la triangulaj kaj kvaredraj nombroj oni povas rigardi kvanton da k-dimensiaj sferoj, kiujn oni povas paki en k-dimensian regulan simplaĵon. Por k-dimensia spaco n-an nombron oni povas kalkuli per la formulo:
Referencoj
- ↑ Kvaredraj nombroj en la paĝaro MathWorld (angle).