En matematiko kvadriko, aŭ kvadrika surfaco, estas D-dimensia hipersurfaco difinita kiel situo de nuloj de kvadrata polinomo. En koordinatoj en D+1-dimensia spaco, la ĝenerala kvadriko estas difinita per la algebra ekvacio

kie Q estas D+1 dimensia kvadrata matrico ne egala al la nula matrico kaj P estas D+1 dimensia vektoro kaj R estas nombro. Ĝenerale, la loko de nuloj de aro de polinomoj estas algebra diversaĵo. Kvadriko estas tial ekzemplo de algebra diversaĵo. Ĉiu projekcia diversaĵo povas esti montrita al esti izomorfia al la komunaĵo de aro de kvadrikoj.

En ne speciala okazo, la ununormigita ekvacio por du-dimensia (D=2) kvadriko tri-dimensia spaco centrita je la fonto (0, 0, 0) estas:

Per movoj kaj turnoj ĉiu kvadriko povas esti konvertita al unu el kelkaj ununormigitaj formoj. En tri-dimensia eŭklida spaco, estas 17 ĉi tiaj ununormigitaj formoj:

Nomo Aro de punktoj
en reela spaco
(se malsamas
de la nomo)
Ekvacio Bildo
elipsoido
    sferosimilaĵo
(speciala okazo de elipsoido)
       sfero
(speciala okazo de sferosimilaĵo)
imaginara elipsoido malplena aro
hiperboloido de unu folio
hiperboloido de du folioj
imaginara konuso punkto
elipsa konuso
    cirkla konuso
(speciala okazo de elipsa konuso)
elipsa paraboloido
    cirkla paraboloido
hiperbola paraboloido
elipsa cilindro
    cirkla cilindro
(speciala okazo de elipsa cilindro)
imaginara elipsa cilindro malplena aro
hiperbola cilindro
du imaginaraj intersekcantaj ebenoj rekto
du intersekcantaj ebenoj
parabola cilindro
du paralelaj ebenoj
du imaginaraj paralelaj ebenoj malplena aro
du koincidantaj ebenoj ebeno

En reela projekcia spaco, la elipsoido, la elipsa paraboloido kaj la hiperboloido de du folioj estas ekvivalentaj unu al la alia supren al projekcia transformo. La du hiperbolaj paraboloidoj estas ne malsamaj de unu la alian (ĉi tiuj estas surfacoj konsistantaj el aroj de rektoj). La konuso kaj la cilindro estas ne malsamaj unu de la alia (ĉi tiuj estas degeneraj kvadrikoj ĉar ilia gaŭsa kurbeco estas nulo).

En kompleksa projekcia spaco ĉiuj nedegeneraj kvadrikoj estas nediferencigeblaj unu de la alia.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.